Monumento al Ronald Reagan en Varsovio
Monumento al Ronald Reagan en Varsovio | ||
---|---|---|
monumento [+] | ||
Koordinatoj | 52° 13′ 29″ N, 21° 1′ 27″ O (mapo)52.224621.0242Koordinatoj: 52° 13′ 29″ N, 21° 1′ 27″ O (mapo) | |
Estiĝo | 2011 | |
Monumento al Ronald Reagan en Varsovio | ||
Vikimedia Komunejo: Monument to Ronald Reagan in Warsaw [+] | ||
Monumento al Ronald Reagan en Varsovio – statuo prezentanta prezidenton Ronald Reagan, troviĝanta en Varsovio en Aleje Ujazdowskie, kiu estis malkovrita la 21-an de novembro 2011 omaĝe al la 40-a prezidanto de Usono kaj lia rolo en apogo de pola kontraŭkomunista sindikato "Solidareco".
La monumenton malkovris Lech Wałęsa. Ĝi estas verko de krakova skulptisto Władysław Dudek. Iniciatinto estis estinta ĉefo de Centra Militista Sporta Klubo "Legia" Warszawa, prezidanto de la fondaĵo je la nomo de Ronald Reagan, Janusz K. Dorosiewicz. La monumento staras vid-al-vide al ambasadejo de Usono.
La monumento prezentas prezidenton Reagan parolantan en Berlino en 1987 antaŭ Brandenburga Pordego. La skulptisto ĉizis la monumenton konforme al postuloj de la fondaĵestro. La projekto ne estis konsultata kun regopovoj de la ĉefurbo, nek estis elektita konkurse. Konsilio de Varsovio akceptis ĝian lokigon.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Urząd Miasta Arkivigite je 2012-01-22 per la retarkivo Wayback Machine Urb-Oficejo