Saltu al enhavo

Monumento de Carlo Bourlet

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monumento de Carlo Bourlet estas kompilaĵo el artikoloj de la eminenta franca pioniro de Esperanto, Carlo Bourlet, publikigitaj en La Revuo komence de la 20a jarcento.

La artikolojn elektis kaj organizis Ismael Gomes Braga kaj publikigis FEB en 1940. Dua eldono aperis en 1987.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

En tiuj artikoloj, aperintaj en la rubriko "Babilado" de La Revuo, li disvolvas siajn ideojn pri multaj gravaj temoj, el kiuj citindas la rolo de la Akademio de Esperanto, Esperanto-movado, Literaturo, kongresoj, vortfarado k.a.

La verketo enhavas krome plurajn nekrologojn, inkluzive de parolado de Zamenhof super lia tombo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 El la grandaj nomoj, kiuj plenigas la internacian galerion de esperantistoj, ne estas favoro meti sur ĝian frunton tiun de Carlo Bourlet, notinda kaj fama franca matematikisto.

Naskiĝinte en Alzaco Bourlet sin deklaris franco, kiam tiu ĉi provinco ankoraŭ estis sub la germana superregado . En Parizo Bourlet akiris grandan kaj respektatan nomon en la mondo de la matematikistoj kaj, poste, en la esperantista mondo. Dank’ al sia escepta influo ĉe la Librejo Hachette povis Bourlet ludi eksterordinaran rolon ĉe la monda disvastiĝo de la artefarita lingvo kreita de Doktoro Zamenhof. Se ne estus li, Esperanto certe ne estus atinginta la progresadon, kiun ĝi facile atingis. Dum la unuaj tempoj de la internacia lingvo la ago de Bourlet estis ĉiuspeca. Inteligenta, brilstila, aktiva, li samtempe laboradis ĉe la gazetaro, ĉe la tribuno, ĉe la katedro, ĉe la internaciaj kongresoj, fine ĉiel. Mi konis lin en Dresdeno, okaze de la Kvara Universala Kongreso de Esperanto, kiun mi ankaŭ ĉeestis. Lia nigra barbo, lia duona senharaĵo, lia bone tranĉita redingoto, liaj elegantaj manieroj, faris lin konata de ni ĉiuj. En Parizo, tuj poste, ni fariĝis amikoj. Mi eniris en lian hejmon, en tiun francan hejmon, ĝenerale fermitan al la fremduloj. Pere de Bourlet mi konis la meztipan, burĝan francan familion, tiel malsaman li ol tiu nemorala, frivola, pri kiuj rakontas certaj romanoj . Mi vizitadis la Parizan Grupon, kiun li prezidis. Al li mi ŝuldas la nediskuteblan sukceson de parolado, kiun mi faris ĉe la Societo de Geografio de Parizo, sukceson ne ŝulditan al miaj tre malgrandaj meritoj, sed al ĝia temo — Brazilo kaj al la lingvo, per kiu mi alparolis al la multenombra publiko, kiu plenigadis la vastan salonon de tiu Societo. La lingvo, kiun mi uzis, estis tiu, de kiu Bourlet fariĝis apostolo — Esperanto. Rememorigoj el tiu fora tempo alvenas al mia cerbo, kiam mi ricevis la volumon, en kiu la sindono de la nelacigebla Ismael Gomes Braga kolektis kelkajn el la artikoloj titolitaj Babiladoj, per kiuj li ĉarmis la multenombrajn legantojn de la fama La Revuo, eldonita de la Librejo Hachette. Ilin relegante venas al nia penso la tiutempa Bourlet: siblanta, per eleganta kaj malpeza stilo pritraktanta la plej diversajn temojn. Ismael titolis la libron: Monumento de Carlo Bourlet. Feliĉa, delikata kaj elvoka titolo, kiu tradukas la senton de la eldoninto, unu el la plej diligentaj kaj kompetentaj brazilaj esperantistoj .

Kiel finvorto mi diras tion, kion multaj braziloj ne scias: ke Carlo Bourlet mortis, kiam li estis ekveturonta al Brazilo. Mi sukcesis, ke la Politeknika Lernejo kaj la Klubo de Inĝenieroj kotizis por pagi lian traveturadon tra la Atlantiko. La celo de lia vojaĝo estis fari tie ĉi serion da paroladoj pri matematiko kaj grafostatiko, pri kies fako li estis nediskutebla majstro. Li ne povis tion fari pro tio, ke, ĝuste en tiu momento, li estis, neatendite, falĉita de la Morto, en la plena forto de sia vireco. 
— Everardo Backheuser. brazila esperantisto 1941 n306-307_nov-dec.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]