Moravanský
Moravanský | |
vilaĝo | |
Moravanský
| |
Oficiala nomo: Moravanský | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Pardubice |
Administra municipo | Moravany |
Historia regiono | Bohemio |
Domoj | 44 2009 |
Situo | Moravanský |
- koordinatoj | 50° 00′ 46″ N 15° 55′ 03″ O / 50.01278 °N, 15.91750 °O (mapo) |
Katastro | 1,61 km² (161 ha) Moravanský |
Loĝantaro | 95 (2021) |
Denseco | 59,01 loĝ./km² |
Tabulo | Orientelba tabulo |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 530 02 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Moravanský | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Vilaĝo Moravanský estas parto de la komunumo Moravany, situas 2 km sudokcidente de ĝi, en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Loučná. Vivas ĉi tie 95 loĝantoj (2021).
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo devenas el germana jozefisma koloniigo kaj origine nomiĝis germane Sehndorf. Ekestis sur teritorio de estinta, sekigita fiŝlago Moravanský en la jaro 1782, kiam imperiestro Jozefo la 2-a subtenadis germanan koloniigon de Ĉeĥio. Parcelojn de sekigitaj fiŝlagoj Moravanský, Velkolánský kaj Malolánský, kies digoj estas ankoraŭ nun videblaj, farmedonacis herede al enmigrantoj el prusa Silezio. Originaj domoj estis konstruataj el adobo kaj oklateraj garbejoj el ligno. Malprofundaj putoj estis masonitaj, kovritaj per tegilaj tegmentoj kaj malsupren iris ŝtuparo. Al ĉiu domo estis alskribita 11 akreojn (en ĉeĥaj landoj 1 akreo = 0,5756 ha) da tero. Nur post preskaŭ cent jaroj estis tute pagitaj partopagoj al superularo por ligno kaj konstruado.
Interesaĵo estas, ke en Moravanský oni komencis en la regiono kultivadi blankan brasikon.
En la jaro 1840 estis en Moravanský fondita t.n. migra lernejo, en kiu oni instruis en la germana. Oni praktikis ĝin tiel: kie en la domo estis nur unu infano, instruado okazis en tiu domo dum unu semajno kaj la instruisto loĝis kaj manĝis tie. Kie estis du infanoj, instruado en la domo daŭris du semajnojn ktp.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 147 |
1880 | 182 |
1890 | 186 |
1900 | 185 |
1910 | 171 |
1921 | 226 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 204 |
1950 | 190 |
1961 | 175 |
1970 | 149 |
1980 | 129 |
1991 | 100 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 101 |
2011 | 97 |
2021 | 95 |
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Aŭtobusa haltejo
-
Flanka strato
-
Sporta kaj infana ludejo
-
Ŝoseo al Dašice
|