Mordela pordego
Mordela pordego | |||
---|---|---|---|
chatelet | |||
Prezento | |||
Dato de konstruo | 15-a jc | ||
Protekto | registrita kiel monumento historia en 1926[1] | ||
Geografio | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Bretonio | ||
Loko | Rennes | ||
Geografia situo | 48° 6′ 43″ N, 1° 41′ 5″ U (mapo)48.111972-1.684742Koordinatoj: 48° 6′ 43″ N, 1° 41′ 5″ U (mapo) | ||
| |||
La mordela pordego (france porte mordelaise) [note 1] estas enirkastelo, restaĵo de la remparoj de Rennes. Ĝia loko datiĝas de la 3-a jarcento, je la kreado de la remparoj, sed ĝia arkitekturo datiĝas ĉefe de la 15-a jarcento. Ĝi estis la ĉefa enirejo de la urbo Rennes.
Ĝi ŝuldas sian nomon al la urbo Mordelles, grava feŭdo ekde la 11-a jarcento al kiu direktiĝas la pordego. La fariĝontaj dukoj devis ĵuri antaŭ tiu enirejo, tial ĝis estis kelkfoje nomata reĝa pordo", duka pordo aŭ "episkopa pordo.
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo konsistas el granda ĉarpordo kaj piedira pordeto, ambaŭ el ili ogivaj, inter du dikaj turoj. Super la granda pordo troviĝas ŝtono gravurita montranta blazonon: du leonoj ambaŭflanke de lanco. Tio estas la standardo de la dukoj de Monfort, kiuj regis Bretonion de 1364 ĝis 1514.
Ĝi havas plurajn defendajn konstruaĵojn : fosaĵo, levponto, ŝutotruoj same kiel restaĵoj de barbakano.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua ĉirkaŭmurego de Rennes datiĝas de la 3-a jc. La mordela pordego estis tiam unu el la kvar pordegoj de la urbo.
Ĝi estis renovigita plurfoje ekde 1418[2] por utili kiel rezidejo de la urboregisto, kaj tio ĝis la fino de la 16-a jc. Poste ĝi utilis kiel kunvenejo por la urbokomunumo.
La pordego estis ?? (fr: afféagée) en 1723, kvankam ĝi estis en tre malbona stato[3].
Post la franca revolucio, en 1793, ĝi fariĝis karcero sub la nomo « pordego Marat ». Kiel multaj revoluciaj loknomoj, ĝi reakiris sian originan nomon iomete poste[4]. Oni trovis ankaŭ atestaĵon de « Morzelaise » por mordela[5].
La 11-an de Junio 1926, ĝi estis registrita kiel Monumento historia[1].
Ekde 1997, nova levponto, estis konstruita, kopio de tiu de la kastelo Montmuran[6].
Ĝi nun enhavas urbajn servojn.
Gravurita ŝtono de la 3-a jarcento
[redakti | redakti fonton]Gravurita granita ŝtono, dediĉita al la imperiestro Gordiano la 3-a (ĉ. 224 - 244), estis uzata por la konstruado de la pordego. La skribo estis renversita[7], signo de uzo de ŝtono el malnova konstruaĵo kiel ordinara tranĉita ŝtono. En 1874, tiu ŝtono estis eltirita; ĝi estis donacita de S-ro Du Chatellier, tiama posedanto, al la muzeo de Bretonio en Rennes, kie ĝi estas konservata[8]. temas pri vota steleo, starigita de la « senato » de Rennes en la 3-a jarcento. Ĝi surhavas la sekvantan skribon :
Skribo | Transskribo | Traduko[9] |
---|---|---|
IMP.CAES |
Imperatori Caesari |
Al la imperiestro César |
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Oni trovis ankaŭ pluralan nomon : la mordelaj pordegoj (fr: portes mordelaises).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Datumbazo Mérimée: PA00090753
- ↑ Société archéologique du Département d’Ille-et-Vilaine - Bulletin et mémoires... - Volumoj 6-7 - 1868
- ↑ Lieux et bâtiments historiques de l’administration et de la Justice en Bretagne : Rennes ; Porte Mordelaise (ou porte Royale, XVe siècle) Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-04. Alirita 2011-11-25., Centre d'histoire du droit de l'université de Rennes 1.
- ↑ Decombe 1883, p. 53
- ↑ Mowat 1870, p. 26
- ↑ Verda gvidlibro, Bretagne, eldonejo Michelin.
- ↑ P.A.E. Girault de Saint-Fargeau - Guide pittoresque du voyageur en France - 1838 - p.11
- ↑ Bulletin de la Société archéologique du Finistère, Volumo 34-35, 1907
- ↑ Mowat 1870, p. 20
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- (1870) Études philologiques sur les inscriptions gallo-romaines de Rennes, le nom de peuple Redones. Rennes, Paris: librairie Verdier, librairie A. Franck.
- (1883) Notices sur les Rues, Ruelles, Boulevards, Quais, Ponts, Places & Promenades de la ville de Rennes. Rennes: Alph. Le Roy fils.
- M. Batt (1982). “Rennes, fouille de sauvetage aŭ portes Mordelaises”, Archéologie en Bretagne (36), p. 40–41.