Tranĉtenajlo
Aspekto
(Alidirektita el Mordilo)
Tranĉtenajlo | |
---|---|
Tranĉtenajlo | |
Klasifiko | serurista instrumentaro |
Uzata por | distranĉado |
Rilataj | plattenajlo |
Tranĉtenajlo[1] estas ilo por distranĉi aĵojn, pinĉitajn ĝis rompo, per du klingoj renkonten moviĝantaj ĝis kuniĝo.
La principo laù kiu disrompiĝas pecoj kuŝas en aplikado de rekte oponitaj fortoj, do per premstreĉo, iom diference kun iloj kiel tondilo aŭ ĉizojo kiuj uzas du preterpasantajn fortojn, do tranĉas per tondostreĉo.
Tranĉtenajloj plejparte uziĝas por disrompi metalajn dratojn.
Ili ofte havas izolitajn tenilojn por pli maldanĝere labori kun elektraj cirkvitoj.
La multfunkciaj tenajloj plejofte entenas la tranĉan funkcion, per du flankaj klingoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vidu bilderon N 37: (2012) Bildvortaro (en Esperanto). Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo. ISBN 9789077066485.
|