Morinoideae
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Morina persica en meza Anatolio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Morinoideae estas subfamilio ene de la planta familio de la Kaprifoliacoj (Caprifoliaceae).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Estas rezistaj, multjaraj herbaj plantoj, kiuj similas al kardoj kaj akantoj. La kavaj tigoj estas ofte kovrataj de velkaj folioj. La kontraŭstarantaj aŭ verticile starantaj folioj havas baze de la folitigo foliingon. La folirando estas dornohava.
La floroj staras en ŝajnverticiloj aŭ pli aŭ malpli kapaj floraroj kune kun (plej ofte) dorna brakteoj. La duseksaj floroj estas unusimetriaj kaj kvinnombraj. La kvin sepaloj estas kunkreskintaj kaj fenditaj ĉe la malsupra flanko aŭ dulipaj. La kvin petaloj estas kunkreskintaj al tubo, kiu estas dulipa. Ekzistas nur unu stamenocirklo kun nur du aŭ kvar stamenoj, kiuj estas fekundaj. La anteroj havas du tekojn. La plantoj de la subfamilio estas akensimilaj fruktoj.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La subfamilio Morinoideae estis unue priskribita de Gilbert Thomas Burnett. La subfamilio apartenas hodiaŭ plej ofte al la familio de la Kaprifoliacoj (Caprifoliaceae). Laŭ alia opinio, ĝi estas propra familio de la Morinacoj (Morinaceae). La du aŭ tri genroj kun ĉ. 13 specioj hejmiĝas de Sudorienteŭropo ĝis Himalajo kaj sudokcidenta Ĉinujo (du genroj kaj dek specioj).
Al la subfamilio Morinoideae apartenas nur du aŭ tri genroj kun ĉ. 10 specioj:
- Acanthocalyx (DC.) TIEGH., (sin.: Morina sect. Acanthocalyx DC.): kun nur du specioj en la Himalajo kaj Hengduan montaro:
- Acanthocalyx alba (HAND.-MAZZ.) M.J.CANNON
- Acanthocalyx nepalenĝsis (D.DON) M.J.CANNON: kun du subspecioj:
- Acanthocalyx nepalensis subsp. delavayi (FRANCH.) D.Y.HONG
- Acanthocalyx nepalensis (D.Don) M.J.CANNON subsp. nepalensis
- Morina L. (sin.: Asaphes SPRENGEL 1827 non DC. 1825, Cryptothladia (BUNGE) M.J.CANNON, Morina sect. Cryptothladia BUNGE): kun ĉ. Dek specioj. Hejmiĝas en Balkana duoninsulo ĝis Centra Azio kaj ĝis la orienta Himalajo, ekzemple:
- Morina coulteriana ROYLE: Ĝi hejmiĝas en Afganio,Pakistano kaj Hindio
- Morina kokanica K.S.HAO)
- Morina longifolia WALL. ex DC.
- Morina persica L., hejmiĝas sur la Balkana Duoninsulo kaj en okcidenta Azio.
- Cryptothladia (BUNGE) M.J.CANNON. Tiu genro estas en la verko Flora of China (= flaŭro de Ĉinujo) 2011 kiel sinonimo de MORINA .
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
floraro
-
floroj kun longaj koronaj tuboj vidata de la flanko
-
floro kun kvin koronaj loboj vidata de la fronto
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Morinaceae bei der APWebsite. * Charles D. Bell: Eintrag beim The Tree of Life Projekt, Version vom 16. Juli 2004. Arkivigite je 2018-10-19 per la retarkivo Wayback Machine (englisch)
- Beschreibung der Morinaceae Arkivigite je 2018-10-19 per la retarkivo Wayback Machine bei DELTA von L. Watson & M. J. Dallwitz. Arkivigite je 2007-01-03 per la retarkivo Wayback Machine (englisch)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Yasin J. Nasir: Morinaceae. Flora of West Pakistan. volumo 67 Stewart Herbarium, Gordon College. Rawalpindi. 1974. Online=online OCLC=223635800
Deyuan Hong, Fred R. Barrie: Morinaceae.