Saltu al enhavo

Moriz Haupt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moriz Haupt el la kolekto Imagines philologorum

Moriz HAUPT (naskiĝinta la 27-an de julio 1808 en Zittau, mortinta la 5-an de februaro 1874 en Berlino) estis germana klasika filologo kaj germanisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studis Haupt inter 1826 kaj 1830 en Lepsiko ĉe Gottfried Hermann iĝonte samloke en la 1837-a jaro privata docento. En 1841 li fariĝis eksterorda, en 1843 orda profesoro de ĵus starigita katedro pri germanaj lingvo kaj literaturo.

Pro sia partopreno dum la revolucio de 1848 li suferis maldungiĝon en 1851. En 1853 oni vokis lin Berlinon por anstataŭi Karl Lachmann. Havante fajnan observan kaj akran distingan kapablojn apud sia ĝenerala bona impreseco, Haupt ege influadis aliajn. En siaj skribaĵoj li evidentiĝis grava tekstkritikisto. De ili rilatas al la helena-romia antikveco: »Quaestiones Catullianae« (Leipzig 1837), »Observationes criticae« (Leipzig 1841), »De carminibus bucolicis Calpurnii et Nemesiani« (Berlino 1854) kaj la eldono de »Halieutica« de Ovidio kun »Cynegetica« de Gratius kaj Nemesiano (Leipzig 1838), de »Epicedion Drusi« (Leipzig 1850),de aĵoj de Horacio (Leipzig 1851), de Katulo, Tibulo kaj Propercio (Leipzig 1853), de »Metamorphosen« de Ovidio (Berlino ekde 1853; ene de la konata Weidmann-kolekto de Hermann Sauppe »Sammlung griechischer und römischer Schriftsteller mit deutschen Anmerkungen«) de »Germania« de Tacito (Leipzig 1855) kaj de Vergilio (Leipzig 1858).

Li engaĝiĝis en la eldono de aĵoj el la postlasitaĵoj de la bopatro Gottfried Hermann kaj publikigis »Bion und Mochos« (Leipzig 1849) kiel ankau aĵojn de Esĥilo (Leipzig 1852). Rilate al la literaturo mezepoka en germana lingvo li publikigis »Erec« de Hartmann von Aue (Leipzig 1839), »Guter Gerhard« de Rudolf von Ems (Leipzig 1840), »Lieder und Büchlein«, »Der arme Heinrich« de Hartmann von Aue (Leipzig 1842), »Engelhard« de Konrad von Würzburg (Leipzig 1844), »Winsbeke« (Leipzig 1845), »Lieder« de Gottfried von Neifen (Leipzig 1851), aferojn de Neidhart von Reuenthal (Leipzig 1858) kaj »Moritz von Craon« (Berlino 1871).

Krome li finis la lachmann-an eldonon de fruaj perloj el mezaltgermana poemaro (»Des Minnesangs Frühling«, Leipzig 1857) kaj prizorgis la trian kaj kvarajn eldonojn de »Nibelungen« (Berlino 1852 kaj 1867) kaj la poemojn de Walter von der Vogelweide (Berlino 1853). Kun Hoffmann von Fallersleben li eldonis »Altdeutsche Blätter« (Leipzig 1836–40) fondonte en 1841 la periodaĵon »Zeitschrift für deutsches Altertum«. De ties 16 unuaj volumoj li eĉ estis la ĉefa redaktisto (Berlino 1841–73).

El liaj postlasitaĵoj publikigis Adolf Tobler »Französische Volkslieder« (Leipzig 1877). Lian verkaron »Opuscula« kolektis Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff (Leipzig 1875-77).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • "Kirchhoff" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 8. Leipzig 1907, p. 877

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]