Moskva astronomia klubo
Moskva astronomia klubo (MAK, ruse Моско́вский астрономи́ческий клуб) estas unuiĝo de amatoraj astronomoj de Moskvo kaj apudmoskva regiono, ekzistanta ekde 1994.
Historio
[redakti | redakti fonton]MAK estis organizita en januaro 1994 laŭ komuna decido de 90 lokaj astronomoj. Dum 1994 — 2006 ĝin gvidis moskva astronomo Andrej Ostapenko.
En 2004 la klubo estis oficiale registrita.
En 1995 — 2002 MAK havis sian observpunkton Astrofizika observatorio de la Rusia Akademio de Sciencoj.
Ekde 2011 MAK okazigis observadon en la Zvenigoroda observatorio. En ĉi tiu observatorio de la membrokotizoj de MAK estis riparita turo kaj restarigita teleskopo[1].
En aŭtuno 2009 MAK unuan fojon okazigis aranĝon nomita "100 horoj de astronomio" en Moskvo, kiu poste fariĝis populara[2].
Funkciado
[redakti | redakti fonton]Al la klubo povas esti akceptitaj ĉiuj plenaĝuloj. Kunvenoj de la klubo okazas ĉiumonate (nun — en Moskva planetario.
Astrofesto
[redakti | redakti fonton]"Astrofesto" (ruse Астрофест) estas ĉiujara astronomia festivalo, okazanta printempe en Moskva provinco[3]. La festivalo estis organizata kaj gvidata de MAK ekde 1999; ĝin partoprenas pli ol 1000 amatoraj astronomoj. Astrofesto estas unu el la ĉefaj aranĝoj de MAK, kaj dum kelkaj jaroj ĝi allogis multan novulojn[1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 АстроФест - что это и как оно начиналось (ruse)
- ↑ Телескопы ждут (ruse)
- ↑ Куда исчезли звезды над Москвой (ruse)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de MAK (nun ne funkcias)
- Paĝo ĉe VKontakte (ruse)
- Statuto de la klubo (ruse)
- Retejo de Astrofesto (ruse)
- Intervjuo kun la kluba gvidanto Andrej Ostapenko ĉe Eĥo Moskvi (ruse)