Moskvo (Ohio)
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri vilaĝo en Usono. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Moskva (apartigilo). |
Moskvo | |||
---|---|---|---|
| |||
village of Ohio (en) ![]() ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 45153 | ||
Retpaĝaro | http://www.villageofmoscow.org | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 155 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 154 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 51′ N, 84° 14′ U (mapo)38.8572-84.2286Koordinatoj: 38° 51′ N, 84° 14′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 152 m [+] | ||
Areo | 1,006666 km² (10 0.6 666 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Moskvo (angle Moscow) estas vilaĝo en komunumo Clermont County, Ohio subŝtato, Usono. Ĝia vilaĝestro estas Tim Suter.[kiam?] Ĝi situas 25 mejlojn oriente de la ŝtata urbo Cincinnati laŭlonge de Ohio (rivero).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝiaj koordinatoj estas 38° 52′ N 84° 13′ U / 38.867 °N, 84.217 °U (mapo). Tuta areo konsistigas 0,39 mil2 aŭ 1,01 km2. Averaĝa alteco - 499 futoj (152 m).
Ĝi najbaras kun elektrostacio William H.Zimmer, kies kapacito egalas 1300 megavatoj. Tie troviĝas naskoloko de Ulysses S. Grant la 18-a Prezidento de Usono. La 50-dolaraj monbiletoj montras bildon de Grant.
Historio
[redakti | redakti fonton]Moskvo unue estas menciita en 1816, kiun tiel nomis francaj enmigrintoj revenintaj ĉi tien post Napoleona sieĝo de Rusia Moskvo en 1812.
Subtera fervojo (Usona historio) aŭ Underground Railroad, funkciis tie ekde komenco de la 19-a jarcento ĝis la Usona Enlanda Milito por helpi sklavojn eskapi el suda Usono en nordan Usonon, Kanadoon, aŭ alian sensklavecan lokon. Moskvo (Ohio) estis la unua libera stacio de la Subtera fervojo. (Vidu: La Kabano de Onklo Tom far usona aŭtorino Harriet Beecher Stowe, kiu traktas sklavecon kiel centra temo).
Libraro
[redakti | redakti fonton]- Москва за океаном (Moskvo trans la oceano) far Igor Svinarenko en 2000 ruse ISBN 5-264-00392-0
- Unuetaĝa Usono far Ilja Ilf kaj Eŭgeno Petrov esperante