Mothering Sunday
Mothering Sunday | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Mothering Sunday |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 9 jul. 2021, 14 okt. 2021, 24 nov. 2022, 23 dec. 2021, 4 okt. 2023 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Jamie Ramsay |
Reĝisoro(j) | Eva Husson |
Scenaro | Alice Birch |
Loko de rakonto | Anglio |
Muziko de | Rob Moose |
Rolantoj | Olivia Colman • Colin Firth • Josh O'Connor • Odessa Young • Glenda Jackson • Sope Dirisu |
IMDb | |
Mothering Sunday (Tago de patrinoj) estas brita amafera drama filmo de 2021 reĝisorita de Eva Husson, el scenaro fare de Alice Birch, bazita sur la samnoma romano de Graham Swift. En la filmo stelulas Odessa Young, Josh O'Connor, Olivia Colman kaj Colin Firth. Kun agado okazanta dum la Unua Mondmilito, la filmo sekvas la vivo de Jane Fairchild (Young), orfa domservistino kiu pasigas la tagon de patrinoj kun sia riĉa amanto.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]En 1924, Jane Fairchild estas orfa servistino kiu laboras por la riĉa Niven-familio. Dum Patrindimanĉo, Jane ricevas la liberan tagon por pasigi kiel ŝi ŝatas. Surprize, Paul Sheringham, la filo de riĉaj najbaroj, invitas ŝin por pasigi la tagon kun li ĉe la domo de sia familio dum liaj gepatroj tagmanĝas kun la Niven kaj la Hobday-familioj. Paul kaj Jane havas sekretan seksan amaferon dum jaroj, ekde la alveno de Jane ĉe la biendomo de la Niven-oj. Tamen, Paul devas geedziĝi kun Emma Hobday. Emma estis neoficiale engaĝita al sia frato James Sheringham, kiu mortis en la Unua Mondmilito. Kaj Paul kaj Emma havas malsamajn sentojn pri sia gefianĉiĝo sed sentas sin devigitaj geedziĝi. Ĉe la Sheringham-biendomo, Jane kaj Paul seksumas; poste Paul foriras por aliĝi al sia familio kaj fianĉino por tagmanĝo, por kiu li malfruas. Jane, sole ĉe la domo, ĉirkaŭvagas nuda ekzamenante kiel la Sheringham vivas, poste manĝas kaj trinkas antaŭ ekveturi per ŝia biciklo.
En tempoŝanĝo al pli posta punkto en sia vivo, Jane fariĝis verkisto kaj geedziĝas kun Donaldo, filozofo kiun ŝi renkontas laborante en librovendejo. Li demandas al ŝi kiel ŝi iĝis verkisto kaj ŝi diras ke ekzistis tri kialoj: ŝi listigas sian naskiĝon kaj la donacon de tajpmaŝino kiel du iniciatintajn okazaĵojn, sed diras ke ŝi preferas konservi la trian al ŝi mem.
La tria okazaĵo, reveninte al pasinteco, estis en tiu Dimanĉo de Patrino kiam Jane revenis al la biendomo Niven de sia rendevuo kun Paul. Ŝia dunganto Godfrey Niven grave informas al ŝi ke Paul mortis en aŭtoakcidento survoje al la lunĉo. Ŝokita Jane kaŝas sian funebron kiam Godfrey petas al Jane akompani lin al la hejmo de Paul. Ĉe la Sheringham-biendomo, ili estas salutitaj fare de Ethel, la domservistino tie kiu frue revenis. Post kiam Godfrey komunikas la novaĵojn al Ethel pri la morto de Paul, li demandas ĉu ekzistis io ajn kiel suicidletero postlasita en lia ĉambro. Ethel rakontas al ili ke ŝi plene purigis kaj ordigis la dormoĉambron de Paul, sed ekzistis neniu noto. Tiun vesperon, Clarrie Niven, kiu mem funebras la perdon de siaj propraj filoj en la milito, malfermiĝas al Jane koncerne la tragediajn okazaĵojn de la tago. Sciante ke Jane estas orfo, Clarrie emocie rakontas al ŝi, "Kiel tre bonŝanca. Estinti amplekse funebre ĉe naskiĝo. Vi havas absolute nenion perdenda." Nekapabla dormi tiun nokton, Jane komencas verki en taglibro.
En nova tempoŝanĝo oni alvenas al geedziĝo de Jane kaj Donaldo; Jane ekkonas ke Donaldo havas nekuraceblan cerban tumoron. Li rakontas al ŝi ke lia morto eble instigos ŝin por skribi sian plej bonan verkon kaj lamentas ke li estos nekapabla legi ĝin. Antaŭ ol li mortas, Donaldo petegas Jane rakonti lin pri la tria okazaĵo, sed ŝi anstataŭe rakontas al li ke ŝi amas lin. Jarojn poste kiam ŝi estas maljunulino, Jane estas kontaktita ĉe sia hejmo fare de gazetaranoj post kiam ŝi gajnas prestiĝan literaturan premion. Ŝi estas neimponita kaj rakontas al ili ke ŝi jam gajnis ĉiujn disponeblajn literaturajn premiojn, kaj revenas al sia tajpado.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Odessa Young kiel Jane Fairchild
- Glenda Jackson kiel maljuna Jane Fairchild
- Josh O'Connor kiel Paul Sheringham
- Olivia Colman kiel Mrs. Clarrie Niven
- Colin Firth kiel Mr. Godfrey Niven
- Sope Dirisu kiel Donald
- Patsy Ferran kiel Milly
- Emma D'Arcy kiel Emma Hobday
- Simon Shepherd kiel Mr. Giles Hobday
- Caroline Harker kiel Mrs. Sylvia Hobday
- Emily Woof kiel Mrs. Sheringham
- Craig Crosbie kiel Mr. Sheringham
- Charlie Oscar kiel Ethel
- Albert Welling kiel Mr. Paxton, librovendejestro