Munchhausen (jen france, origine alemane kaj germane Münchhausen, prononco [MÜNHhaŭzn]) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Bas-Rhin, en la historia kultura regiono regiono Alzaco kaj la nuna administra regiono Grand Est ("Granda Oriento"). La komunumo situas okcidente de la rivero Rejno - ĉe la orienta bordo de la rivero limas la urbo Rastatt kaj la komunumo Durmersheim. Fine de 2022 en la komunumo vivis 799 loĝantoj.
Kvankam la germana nomo estas Münchhausen, estas nenia rilato kun la konata, fikcia barono kun tiu nomo. Tiu nobela gento venas el la regiono de Loccum en Malsupra Saksio. Munchhausen situas ĉe la Sauer.