Municipa Biblioteko Castro Alves (Votuporango)
Municipa Biblioteko Castro Alves | |
---|---|
![]() Interno
| |
Lando | ![]() |
Urbo | Votuporango |
Adreso | Avenuo Francisco Ramalho de Mendonça, n-ro 3112, kvartalo Jardim Alvorada |
Malfermo | 2-a de junio 1951 |

La Municipa Biblioteko Castro Alves estas publika biblioteko en la brazila urbo Votuporango. La kolekto de la biblioteko konsistas el pli ol 14 000 eroj en diversaj formatoj: tradiciaj libroj, en brajlo, parollibroj, aŭdlibroj, DVD-oj, ludoj, ludiloj, revuoj, gazetoj kaj komiksoj.

Historio
[redakti | redakti fonton]La biblioteko estis kreita en la 2-a de junio 1951 de la Leĝo n-ro 74, kiu tiam priskribis, ke la kolekto estos loĝigita en la ĉefhalo de la Urbodomo ĝis ĝi havos proprajn instalaĵojn.
Ekde 2016 ĝi troviĝas ene de areo de Parque da Cultura, ĉe la konstruaĵo de Centro de Informações Culturais e Turísticas “Marão Abdo Alfalgali”, kiu enhavas bibliotekon, muzeon, kinejon, ekspoziciejon, malferman aŭditorion, metiejon, kafejon kaj, krome, la strukturo de la urba departemento pri kulturo kaj turismo.