Saltu al enhavo

Munsala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Munsala
la loka luterana kirko
la loka luterana kirko
la loka luterana kirko
eksa komunumo de Finnlando (1975–)
vilaĝo
komunumo (–1974) Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Malaperinta en 1975
Demografio
Geografio
Geografia situo 63° 27′ N, 22° 26′ O (mapo)63.45333322.436944Koordinatoj: 63° 27′ N, 22° 26′ O (mapo) [+]
Munsala (Finnlando)
Munsala (Finnlando)
DEC
Situo de Munsala

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Munsala [+]
vdr

Munsala estas eksa komunumo de Finnlando en la nuna ordinara provinco Ostrobotnio. La komunumo apartenis al Gubernio Vaasa. Munsala, Jeppo kaj Kampara komunumo de Nykarleby estis ligita al Nykarleby en komenco de la jaro 1975. En 1974 Munsala havis 2416 loĝanojn. La terareo estis 263,0 km². 98,4 % el la loĝantoj estas svedlingvaj. Tamen Munsala estas finnlingva nomo. La komunumo svediĝis en la 14-a jarcento. Ĝi situas sur marbordo de Kvarken. La loka porvirina nacia vestaro estas unu el la plej konataj naciaj vestaroj en Finnlando. Ĝin konatigis ekzemple Ida Asplund, kiu ankaŭ en Helsinko prefere uzas ĝin. Grizŝtona kirko de Munsala estas el la jaro 1792. La kirkon planis C. F. Adelcreutz. La orgeno de la kirko estas la plej malnova plu uzata kirkorgeno en Finnlando.

la loka baptista kunvenejo (svede Munsala baptistförsamling)