Muramoto Tatsuzo
Etoso
Muramoto Tatsuzo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de junio 1880 |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Japanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
MURAMOTO Tatsuzo [tacuzo], alia transskribo Muramoto Tatuzô, nask. 13 jun. 1880 en la urbo Okajama (Okayama-si), estis japana presejestro (en 1934 senokupa). Li esperantiĝis en 1904 kaj unuafoje en Japanio fabrikis presliterojn Esperantajn. Muramoto multe helpis al d-ro Kroita Kacumi pri fondo de Japana Esperanto-Asocio (JEA). La vortareto „A short Vocabulary English-E and E-Eng.“, 1906, verkita kune kun Yamada Kôsaku kaj presita de la presejo de Muramoto, estas la unua Esperanto-libro en Japanio. (Kuwahara Tosihido)