Collombey-Muraz
Collombey-Muraz | |
---|---|
Blazono de Collombey-Muraz | |
Preĝejo de Collombey | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Monthey |
Koordinatoj | 46° 16′ 12″ N 6° 57′ 0″ O / 46.27000 °N, 6.95000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 16′ 12″ N 6° 57′ 0″ O / 46.27000 °N, 6.95000 °O (mapo) |
Areo | 29,81 km² |
Alteco | 392 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1893 |
Komunumkodo | 6152 |
Situa mapo de Collombey-Muraz | |
Collombey-Muraz estas komunumo en la distrikto Monthey en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 7564 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Collombey-Muraz situas en Suba Valezo ĉe la okcidenta bordo de la rivero Rodano en la ebenaĵo de la delto, kiun la rivero formas ĉe la alfluo al Lago Lemano. Interne de la komunuma teritorio situas tri eksklavoj de la komunumo Monthey. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Collombey-le-Grand, Collombey-le-Petit, Muraz kaj Illarsaz.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 29,81 km², de kiuj 36,6% estas kovritaj de arbaro, 40,4% servas por agrikulturo kaj 12,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Collombey-Muraz limas en nordo al Vionnaz, en nordnordoriento al Vouvry, en oriento al Aigle (VD), en sudoriento al Ollon (VD), en sudsudoriento al Monthey, en sudo al Troistorrents, kaj en okcidento al Châtel (Francio).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Collombey-Muraz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 21 de Saint-Maurice al Savojo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas en distanco de 1 km de la komunuma centro aliflanke de Rodano apud Saint-Triphon. Pere de stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Saint-Maurice al Saint-Gingolph la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estas grava industricentro. En Collombey situas unu el la du svisaj naftorafinejoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Collombey-Muraz datiĝas el la jaro 1263 kiel Columberio. Apud Barmaz en la 19-a jarcento estis trovitaj tomboj el neolitiko el la 4-a jarmilo antaŭ Kristo. En la jaro 1972 sub la preĝejo de Muraz estis malkovrita romia bieno. Dum frua mezepoko Collombey-Muraz apartenis al la Priorejo Lutry. En la jaro 1246 ĝi estis akirita de la Abatejo Sankt-Maŭrico. En la jaro 1536 la Valezaj Dekonoj konkeris la komunumon kaj atribuis ĝin al la Voktejo Monthey, kies historian sorton ĝi ek de tiam dividis.[3]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj lokoj kun la nomo Muraz
- Collombey (stacidomo)
- Collombey-Village (stacidomo)
- Corbier (stacidomo)
- Vionnaz (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Collombey-Muraz[rompita ligilo]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Collombey-Muraz – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|