Rafinejo
Aspekto

Rafinejo estas industria kemia entrepreno, kiu per purigo kaj transformigo el natura materialo produktas home pli bone utiligeblan prilaboritan produkton.
La du plej konataj ekzemploj de rafinejoj estas:
- sukerorafinejo - tie el kaĉo de dolĉaj plantofibroj (el sukerkano aŭ sukerbeto) per purigo kaj transformigo ekestas industria sukero,
- nafta rafinejo - tie el nafto per purigo kaj kemia transformigo produktiĝas interalie benzino.