Murmanska Esperanto-Klubo "Murmano"
Murmanska Esperanto-Klubo Murmano nomigite de Aleksandras Masiukas - estas esperanto-klubo en urbo Murmansko (Rusio). La klubo estas la plej norda esperanto-klubo. La Klubo estis fondita en februaro de 1988 post 2-semajnaj lingvaj kursoj, okazigintaj sub gvido de Elvira Gacenko (el urbo Volĵskij). Ŝin invitis en Murmanskon laŭ interkonsento kun Junulara kulturcentro esperantisto el la sama urbo Dmitrij Lisenko, servinta tiam en la Norda Floto. La 25an de februaro 1988 post la lasta leciono estis fondita E-Klubo kaj elektita unua prezidanto Dmitrij Bubnov. Ĉi tiu dato estas naskiĝtago de la Klubo, celebrata ĉiujare.
Nun la klubo aktivas ĉe la Fako de fremdlandlingva literaturo en Murmanska Regiona Scienca Biblioteko ĉiusabate ekde 13a ĝis 15a horo (en la literatura salono sur 4a etaĝo aŭ, se ĝi estas okupita, en alia ĉambro laŭ interkonsento kun bibliotekistoj). Dum kunvenoj samtempe plenumiĝas baznivela e-kurso. Somere de junio ĝis aŭgusto, kiam kluboj en la biblioteko ne funkcias, esperantistoj renkontiĝas en alia loko aŭ en ies hejmo).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Murmanska Esperanto-Klubo Murmano
- Галина Дворецкая Люди с планеты Эсперанто. Лучше знать легкий язык хорошо, чем трудный плохо Arkivigite je 2016-04-24 per la retarkivo Wayback Machine // "Мурманский вестник" от 05.03.2009
- Галина Дворецкая Кто не понял, объяснял по-русски Arkivigite je 2016-04-24 per la retarkivo Wayback Machine // "Мурманский вестник" от 02.07.2005
- Галина Дворецкая Четыре француженки и мурманчанин Arkivigite je 2016-04-24 per la retarkivo Wayback Machine // "Мурманский вестник" от 20.01.2005