Saltu al enhavo

Muzeo Flohburg (Nordhausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo Flohburg
muzeo
trabfaka domo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio vd
Situo Nordhausen
Adreso Barfüßerstraße 6, 99734 Nordhausen
Koordinatoj 51° 30′ 17″ N, 10° 47′ 32″ O (mapo)51.5046615610.79213905Koordinatoj: 51° 30′ 17″ N, 10° 47′ 32″ O (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Muzeo Flohburg (Nordhausen) (Germanio)
Muzeo Flohburg (Nordhausen) (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Muzeo Flohburg (Nordhausen) (Turingio)
Muzeo Flohburg (Nordhausen) (Turingio)
DEC
Map
Muzeo Flohburg
Retpaĝo https://www.nordhausen.de/tourismus/objekt_lang.php?ObjNr=5578&sortby=
vdr
Ekstero de la muzeo; la enirejo kun moderna vestiblo troviĝas maldekstre ĉe la malantaŭo.

La Muzeo Flohburg (germane Museum Flohburg) troviĝas en Nordhausen, Germanujo, Barfüßerstraße nr 6.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La monumentprotektita konstruaĵo kun keloj romanikaj estis unuafoje endokumente menciita en la 1330-a jaro kiel enurba loĝejo de la kavalira dinastio Bart. La ĝis hodiaŭ konserviĝinta duetaĝa trabfakaĵo kun surstratenpendanta supra etaĝo kaj orname metitaj brikoj konstruitis ĉ. la jaro 1500. Ĝi nombriĝas inter la plej belaj kaj plej malnovaj framskeletaj domoj de la urbo.

De 1789-1815 estis surloke la unua teatrejo de la urbo. Ekde 1905 ĝi servis kiel malriĉulejo. Pro tio estiĝis ĝia nomo Flohburg, kio signifas Burgo de la puloj. Post restaŭradlaboroj profundaj la tuto estis uzata kiel porinfana biblioteko ekde 1968. Rea renovigo en la 2000-a jaro estis la bazo por ebligita ŝanĝigo en muzeon.

En la salonoj prezentatas diversaj (ne)daŭraj ekspozicioj pri la historio de la urbo kaj la burgo ĉe sume 19 stacioj. Ankaŭ geologiaj kaj arkeologiaj temoj pri la urbo kaj la regiono ne neglektatas. Kelkaj temoj pritraktatas ankaŭ aparte en por infanoj komprenebla maniero.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Teatro en Nordhausen

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-6, p. 125

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]