Luvro
Luvro | |
france: Louvre | |
muzeo | |
La Luvra palaco nokte
| |
Oficiala nomo: Musée du Louvre | |
Lando | Francio |
---|---|
Regiono | Francilio |
Urbo | Parizo |
Arondismento | 1-a arondismento de Parizo |
Najbaras kun | Strato Rivoli strato, Jardin des Tuileries ĝardenoj, Saint-Germain-l'Auxerrois preĝejo |
Ekspozicioj | La Gioconda, Madona en rokoj, Melosa Venuso |
Tipo de muzeo | Nacia muzeo |
Rivero | Sejno |
Situo | Luvro |
- koordinatoj | 48° 51′ 40″ N 02° 20′ 09″ O / 48.86111 °N, 2.33583 °O (mapo) |
Estiĝo | 10-a de aŭgusto 1793 |
- establinto | Francisko la 1-a |
Direktoro | Henri Loyrette |
Vizito | 8,3 milionoj 8,5 milionoj 8,5 milionoj |
Plej facila aliro | Palais Royal - Musée du Louvre stacio de metroo |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | |
Situo enkadre de Francio
| |
Situo enkadre de Parizo
| |
Vikimedia Komunejo: Louvre | |
Retpaĝo: www.louvre.fr | |
Portalo pri Francio |
Luvro (franclingve Louvre, aŭ plene Musée du Louvre) estas unu el la plej famaj muzeoj en la mondo, kaj certe la plej konata en Parizo. Filipo la 2-a konstruis la unuan kastelon sur la loko en 1190, por defendi Parizon kontraŭ atakantaj vikingoj. La nun ekzistanta parto de la konstruaĵo komenciĝis en 1546. Henriko la 4-a, grava mecenato de la artoj, kreis la Grandan Galerion. La konstruado daŭris ĝis la epoko de Napoleono la 3-a, kaj finiĝis nur en 1857. La Luvro transformiĝis de reĝa palaco kaj galerio al publika muzeo kaj galerio dum la Franca Revolucio, je la 8-a de novembro, 1793.
Departementoj kaj kolektoj
[redakti | redakti fonton]La muzeo de Luvro enhavas 8 departementoj :
- Proksimorientaj antikvaĵoj
- Egiptaj antikvaĵoj
- Grekaj, Etruskaj kaj Romiaj antikvaĵoj
- Pentraĵoj
- Skulptaĵoj
- Artobjektoj
- Artoj de Islamo
- Grafiko
Krom la kolektoj de tiuj departementoj, la muzeo ankaŭ prezentas kolektoj pri Historio de Luvro kaj pri Artoj el Afriko, Azio, Oceanio kaj Ameriko (ekstera kolekto de la Muzeo de Kajo Branly kiu malfermis en 2006).
- La Cour du Louvre Arkivigite je 2011-11-17 per la retarkivo Wayback Machine Virtual Panorama (QTVR small) par Tolomeus
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- La arkitekturo kaj situo
- La plej konataj verkoj
-
La Gioconda, 1503-19
- Arto el multaj epokoj
La Luvro en Esperanto
[redakti | redakti fonton]En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Parizon kun kvar grandaj vidindaĵoj el kiuj nur aludoj al Luvro kaj al Versajlo, dum pli atentaj priskriboj al la Ejfelturo kaj al la Triumfa Arko:
|
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.insecula.com/musee/M0001.html Arkivigite je 2007-08-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Liberaj fotoj de Luvro
- Luvro ĉe Twitter
|