Muzeo de kloakoj (Parizo)
Musée des Égouts | ||||
---|---|---|---|---|
Musée des Égouts de Paris | ||||
sewer museum (en) | ||||
Lando | Francio | |||
Regiono | Francilio | |||
Situo | 7-a arondismento de Parizo | |||
Urbo | Parizo | |||
Adreso | Pont de l'Alma fronte al 93, Quai d'Orsay 7-a arondismento de Parizo | |||
Situanta sur | esplanade Habib-Bourguiba | |||
Estiĝo | 1889 | |||
Malfermo | 1889 | |||
Koordinatoj | 48° 51′ 46″ N, 2° 18′ 8″ O (mapo)48.8626422.302235Koordinatoj: 48° 51′ 46″ N, 2° 18′ 8″ O (mapo) | |||
| ||||
Verkoj | kloakoj | |||
Jaraj vizitantoj: | 80 000 (2017) | |||
Retpaĝo | Oficiala retejo | |||
La Muzeo de kloakoj (france Musée des égouts) kiu estas parto de la muzeoj de urbo Parizo, situas sur la esplanado Habib-Bourguiba ĉe la Ponto de l'Alma, fronte al n-ro 93, Quai d'Orsay, en la 7-a arondismento de Parizo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La muzeo de kloakoj estas dediĉita al la kloakoj de Parizo. Jam en 1889, vizitoj de kloakoj estis organizitaj dufoje monate de la administracio[1] sur ŝipoj kaj vagonetoj.
La muzeo prezentas la kloakojn de Parizo ekde Hugues Aubriot, provosto de Parizo ĉe la origino de la unua volbita kloako de Parizo direkte al la strato Montmartre, kun Eugène Belgrand, inĝeniero de la 19-a jarcento, ĉe la origino de la nuna reto de kloakoj.
Ĝi ankaŭ priparolas la laboron de la kloakistoj de la urbo Parizo kaj la purigadon de akvo.
En 2007 la muzeo akceptis preskaŭ 95 000 vizitantojn.
Aktualaĵo
[redakti | redakti fonton]La muzeo estas fermita pro renovigaj laboroj ekde la 2-a de julio 2018. Ĝia denova malfermo estas planita por la fino de 2020[2].
Publikaj transportoj
[redakti | redakti fonton]- Alma - Marceau
- Pont de l'Alma
- RATP 63, 80 Alma-Marceau
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Les deux Paris, les représentations de Paris dans la seconde moitié du XIXème siècle, Jean-Pierre Arthur Bernard, Éd. Champ Vallon, p. 240, site books.google.fr
- ↑ www.parisinfo.com: Actualités Fermeture du musée des Égouts de Paris à partir du 2 juillet 2018 pour travaux de rénovation. Réouverture prévue au premier semestre 2020. (france). Alirita 20 marto 2019 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Musée des Égouts (Paris) en la franca Vikipedio.