Saltu al enhavo

Muzeo de Aleksandrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
plano de Aleksandrio ĉirkaŭ la jaro 200 antaŭ nia erao (jen kun anglaj notoj). La Museion devus esti ĉirkaŭ numero 9.

La Muzeo de Aleksandrio (antikve-greke Μουσεῖον, "Museion", laŭvorte templo de la muzoj), estis centro dediĉita al la muzoj, kie ĉio necesa estis aranĝita por ke la plej bonaj poetoj, verkistoj kaj sciencistoj de la Antikva Mondo vivu kaj laboru. Ĝi estis fondita de Ptolemeo la 1-a Soter ĉirkaŭ la jaro 300 antaŭ nia erao kaj fermita sep jarcentojn poste en 391 de la patriarko Teofilo, kiu estis submetita al la ordonoj de la romia imperiestro Teodozio la Granda.

reliefo "Muzoj kaj poetoj" en helenisma stilo (tamen ne origine el Aleksandrio, sed el la Vatikanaj muzeoj). La Aleksandria Muzeo intencis altiri la plej bonajn poetojn kaj sciencistojn, tial ĝi ricevis la nomon de siaj protektantoj

La templo de la muzoj en la metropolo Aleksandrio, en Antikva Egiptio tiutempe forte influita per la helenisma epoko kaj do kulture grekigita, havis diversajn ĉambrojn je la servo de kleruloj kaj saĝuloj. Estis konferencaj salonoj, laboratorioj kaj observatorioj, krom la loĝejo kaj manĝejo. Sed super ĉiuj elstaris ĝia biblioteko, kiu estis konata kiel la "granda Biblioteko de Aleksandrio". La templo de la muzoj povis plenumi instruan funkcion, sed ankaŭ propagandan - la grekoj ĉiam konsideris sian kulturon supera kaj per la klerejo povis demonstri tion. Sed estas nekonate kio estis ĝia strukturo, ĝia preciza loko, la devoj truditaj al ĝiaj gastoj aŭ ĝiaj precizaj fontoj de financado. Ĉiukaze klaras ke temas pri unu el la plej fruaj formoj de universitato, eble paralele al similaj institucioj en Mezopotamio kaj Levantenio, pri kiuj en la moderna epoko ne restis konvinkaj scioj kaj pruvoj.

Originoj de la "Museion"

[redakti | redakti fonton]

La Muzoj, la filinoj de la dio Zeŭso ​​en la greka mitologio, estis tiuj, kiuj disponigis saĝon kaj inspiron al la poetoj kaj, en pli vasta senco al ĉiuj leteruloj, sciencistoj kaj filozofoj. Aristotelo kaj aliaj saĝuloj de Klasika Grekio adoris tiujn diaĵojn en malgrandaj arbaroj proksime de siaj edukaj centroj. Kun la tempo ili konstruis altarojn en sia honoro aŭ eĉ malgrandajn konstruaĵojn nomitajn "muzeoj, "temploj de la muzoj".

Memore al tiuj sanktaj lokoj, la ptolemeaj reĝoj uzis tiun nomon por la aro da instalaĵoj, konstruitaj ene de sia palaco, kie ili volis loĝigi kaj konservi la plej bonajn mensojn de sia tempo. Tial, ĝi ne estis unu konstruaĵo konsekrita al tiuj diaĵoj, sed pluraj, kun malsamaj celoj.