Muzeo de Artoj kaj Popolaj Kutimoj (Sevilo)
Muzeo de Artoj kaj Popolaj Kutimoj | |||
---|---|---|---|
Museo de Artes y Costumbres Populares de Sevilla | |||
arta muzeo | |||
Lando | Hispanio vd | ||
Situo | Sevilo | ||
Estiĝo | 4-a de marto 1973 | ||
Malfermo | 4-a de marto 1973 | ||
Koordinatoj | 37° 22′ 20″ N, 5° 59′ 16″ U (mapo)37.372183333333-5.9878611111111Koordinatoj: 37° 22′ 20″ N, 5° 59′ 16″ U (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.museosdeandalucia.es/cultura/museos/MACSE/ | ||
La Muzeo de Artoj kaj Popolaj Kutimoj (hispane Museo de Artes y Costumbres Populares) estas ĉe la Placo de Ameriko, antaŭ la Arkeologia Muzeo de Sevilo ĉe la Reĝa Pavilono, ene de la Parko María Luisa, Sevilo, Hispanio. La edifico estis iama Pavilono de Antikva Arto de la Iberamerika Ekspozicio de 1929.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo estis iama pavilono de la Iberamerika Ekspozicio de 1929, planita kiel pavilono de Industrioj, Metiartoj kaj Dekoraciaj Artoj. Finfie ĝi estis pavilono de Antikva Arto kaj Artaj Industrioj.[2] Temas pri edifico planita en 1913 kaj konstruita en 1914 fare de la arkitekto Aníbal González, aŭtoro ankaŭ de la aliaj konstruaĵoj starigitaj ĉe la sama placo de Ameriko. La fasado estas el briko kun dekoracio de ceramiko. Pro sia arkitektura stilo, oni konis ĝin ankaŭ kiel Mudeĥara Pavilono.
Oni faris diversajn reformojn en la 1960-aj jaroj, en 1972 (helika ŝtuparo), 1980 ktp. En 1984 post rehabilitado, oni remalfermis la muzeon post la transigo de kompetencoj el ŝtata al regiona administracio.[3]
Kolektoj
[redakti | redakti fonton]Granda parto de la enhavo de la muzeo devenas de privataj donacoj aŭ transigoj de objektoj el aliaj publikaj muzeoj. Aparte menciendas la kolekto de brodaĵoj Díaz Velázquez (6 000 pecoj), kolektoj de ceramiko (fajna ceramiko, azuleĥoj ktp.), de antikvaĵoj (aĉetitaj inter 1974 kaj 1980 fare de la direktoro Salvador de Sancha Fernández),[4], de sevilaj ĝenropentraĵoj (Kolekto Aguiar), Kolekto Soria de fajna ceramiko kaj orientaj eburaĵoj, ludiloj, atelieroj ktp.
Krome estas biblioteko, arkivo, ateliero pri konservado kaj restaŭrado, ktp.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Vitraj objektoj.
-
Ceramiko el entrepreno La Cartuja Pickman de Sevilla.
-
Kofro kun juveloj.
-
Historiaj pafiloj.
-
Maketo de la Giralda.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Pabellón de Arte Antiguo - Plaza de América». Ministerio de Cultura de España. Konsultita la 7an de novembro 2018.
- ↑ «Pabellón de Arte Antiguo - Plaza de América». Ministerio de Cultura de España. Konsultita la 7an de novembro 2018.
- ↑ «Museo de Artes y Costumbres Populares de Sevilla. Portal de Museos y Conjuntos Arqueológicos y Monumentales de Andalucía». www.juntadeandalucia.es. Konsultita la 9an de marto 2016.
- ↑ «Conservadores de Museos de Andalucía». museosdeandalucia.com. Konsultita la 9an de marto 2016.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Museo de Artes y Costumbres Populares (Sevilla) en la hispana Vikipedio.