Muzeo de Islama Arto (Jerusalemo)
Muzeo de Islama Arto | |||
---|---|---|---|
arta muzeo muzeo | |||
Lando | Israelo vd | ||
Situo | Jerusalemo | ||
Estiĝo | 1974 | ||
Koordinatoj | 31° 46′ 7″ N, 35° 12′ 46″ O (mapo)31.76872777777835.212836111111Koordinatoj: 31° 46′ 7″ N, 35° 12′ 46″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.islamicart.co.il/ | ||
Instituto de Islama Arto nomita laŭ. L. A. Mayer (angle L.A. Mayer Institute for Islamic Art; hebree מוזיאון ל. א. מאיר לאמנות האסלאם; arabe أ. مئير للفن الإسلامي) estas muzeo en Jerusalemo (Israelo), situanta en la Jerusalema distrikto de Katamon. La muzeo estis fondita en 1974. La ĉefa ekspozicio prezentas kolektojn de islamaj ceramikaĵoj, teksaĵoj, juvelaĵoj, religiaj objektoj kaj aliaj artaĵoj.
Kolekto kaj almontrado
[redakti | redakti fonton]La naŭ galerioj de la muzeo, aranĝitaj kronologie, prezentas esploradon en la religion kaj arton de islama civilizo. Aldone al la privata kolekto de Mayer, la muzeo enhavas antikvajn ŝakpecojn, domenojn kaj ludkartojn; ponardoj, glavoj, kaskoj, teksaĵoj, juvelaĵoj, vitrofaraĵoj, ceramikaĵoj faritaj en islamaj landoj - de Hispanio ĝis Barato. Kolekto de islamaj tapiŝoj estis aldonita en 1999 [1].
Aldone la muzeo havas kolekton de raraj horloĝoj kaj elmontras murhorloĝojn kaj brakhorloĝoj.
Nuntempa araba arto
[redakti | redakti fonton]En 2008 en la Instituto. L. A. Mayer malfermis ekspozicion de nuntempa araba arto, unuafoje organizita de araba kuratoro [2]. En la ekspozicio partoprenis dek tri arabaj artistoj [3].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Frommer's review of L.A. Mayer Museum of Islamic Art
- ↑ First show of Arab contemporary art in Israeli museum. Arkivita el la originalo je 2011-10-06. Alirita 2012-10-23 .
- ↑ Between two cultures, The Forward. Arkivita el la originalo je 2009-12-02. Alirita 2012-10-23 .