Muzeo de Juda Arto kaj Historio (Parizo)
Muzeo de Juda Arto kaj Historio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Musée d'art et d'histoire du judaïsme | |||||
![]() | |||||
arta muzeo muzeo de historio ![]() | |||||
Lando | Francio vd | ||||
Situo | 3-a arondismento de Parizo | ||||
Situanta sur | Strato de la Templo | ||||
Estiĝo | 1998 | ||||
Malfermo | 1998 | ||||
Koordinatoj | 48° 51′ 40″ N, 2° 21′ 19″ O (mapo)48.8611112.355278Koordinatoj: 48° 51′ 40″ N, 2° 21′ 19″ O (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 124 860 (2019) ![]() | ||||
| |||||
Retpaĝo | https://www.mahj.org | ||||
La Muzeo de Juda Arto kaj Historio aŭ Muzeo de Arto kaj Historio de Judismo (france Musée d'Art et d'Histoire du Judaïsme, akronime MahJ) estas la plej granda franca muzeo de juda arto kaj historio de judismo. Ĝi estis malfermita la 30-an de novembro 1998. Ĝi situas en la Hôtel de Saint-Aignan en la Marais distrikto de Parizo. La muzeo montras la historion kaj kulturon de la judoj de Eŭropo, Levantenio kaj Nordafriko de la Mezepoko ĝis la 20-a jarcento. Ĝia kolekto de religiaj objektoj, arkivo, manuskriptoj kaj artaĵoj elstarigas la kontribuon faritan de judoj en Francio kaj ĉirkaŭ la mondo, precipe en la kampo de arto. La kolektoj de la muzeo inkludas verkojn de Marc Chagall kaj Amedeo Modigliani. La muzeo funkciigas librovendejon, medjotekon kun reta katalogo malfermita al publiko, kaj aŭditorion. Ĝi ofertas gvidatajn vizitojn en la angla dum la turisma sezono (aprilo ĝis julio) [1].
La muzeo situas en Parizo, La Marais, la plej proksimaj metrostacioj estas Rambuteau kaj Hôtel de Ville.
- Adreso: 71, rue du Temple, 75003 Parizo.
- La muzeo estas malfermita ĉiutage krom sabato.
- Malfermaj horoj: de 11:00 ĝis 18:00, dimanĉe ekde 10:00.
Celoj
[redakti | redakti fonton]La muzeo estis malfermita en 1998 kun la celo de enkondukado de vizitantoj al la plej gravaj konceptoj de la fundamentoj de juda kulturo. La MahJ elektis la periodon kovrantan judan historion de ĝiaj komencoj en Francio ĝis la fondo de la Ŝtato de Israelo, sen inkluzivi la holokaŭston. La Memorigaĵo de la Ŝoaho kiu temas la holokaŭston jam ekzistis kiam la Mahj estis kreita.
La kolekto de la muzeo estas aranĝita kronologie kaj la verkaĵoj prezentitaj povas esti viditaj en ilia historia kunteksto. Male al aliaj eŭropaj judaj muzeoj, la MahJ ne sekvas la fazojn de religia vivo. La muzeo ankaŭ esploras fundamentajn demandojn pri judismo kaj juda identeco [2].
Signifa parto de la kolekto konsistas el artaĵoj de la Mezepoko ĝis la frua 20-a jarcento.
Historio de la kolekto
[redakti | redakti fonton]La permanenta kolekto de la muzeo konsistas el tri fontoj de origino.
- La Juda Artmuzeo de Parizo, kies kolekto estis konfidita al la mahJ. Ili estis plejparte eŭropaj religiaj objektoj, grafikaĵoj de rusaj kaj germanaj judaj artistoj kaj Pariza Lernejo- artistoj, kaj arkitekturaj modeloj de eŭropaj sinagogoj kiuj estis detruitaj fare de la nazioj.
- La Nacia Muzeo de la Mezepoko en Parizo. Tiu ĉi kolekto estis kompilita de Isaac Strauss, franca judo de la 19-a jarcento. Dum siaj vojaĝoj tra Eŭropo li kolektis 149 religiajn objektojn, inkluzive de meblaro, ceremoniaj objektoj kaj hebreaj manuskriptoj. 15-jarcenta Torao-sanktejo de Italio, geedziĝringoj kaj prilumita ketubbot (geedziĝokontraktoj) estas ekzemploj de artefaktroj tenitaj en lia kolekto. Strauss estas konsiderita la unua kolektanto de judaj objektoj. Parto de lia kolekto estis ekspoziciita ĉe la Internacia Ekspozicio de 1878. Post la morto de Strauss, Nathaniel de Rothschild akiris la kolekton en 1890. Li transdonis ĝin al la ŝtato, kiu donis ilin al la Musée national du Moyen Âge. Sesdek ses maloftaj mezepokaj funebraj steleoj malkovritaj sur Rue Pierre-Sarrazin en 1894 estas sur longperspektiva prunto de la Muzeo de Cluny [3].
- Serio de longperspektivaj pruntoj de muzeoj kiel ekzemple la Centre Pompidou, la Musée d'Orsay, la Luvro kaj la Musée national des Arts d'Afrique et d'Océanie. La kolekto de la muzeo ankaŭ estis kompletigita kun pruntoj de la Pariza Konsistorio, la Juda Muzeo en Prago kaj kun la helpo de donacoj de la franca Fondation du Judaïsme. La muzeo ankaŭ akiris grandan kolekton de fotoj. La kolekto enhavas pli ol 1,500 el tiuj, plejparte de judaj komunumoj de la pasinteco kaj nuntempo, de historiaj okazaĵoj kaj de la juda arkitektura heredaĵo [4].
Ekspozicioj kaj plej gravaj ekspoziciaĵoj
[redakti | redakti fonton]La muzeo estas organizita tiel, ke ĉiu halo (krom la unua) prezentas apartan temon, difinitan de specifa tempo kaj loko:
La pordegoj de la tombejo
[redakti | redakti fonton]La bildigo de Marc Chagall de juda tombejo estas parto de pli larĝa movado de remalkovrado de la heredaĵo kaj tradicia popolarto de fruaj 20-a-jarcentaj artistoj. Kiam li pentris ĝin, Chagall ĵus malkovris la tombon de sia avo: ĉi tiu pentraĵo estas parte respondo al tiu okazaĵo [5].
Mezepokaj tomboŝtonoj
[redakti | redakti fonton]La restaĵoj de juda pariza tombejo de la 13-a jarcento estis malkovritaj en 1849. Multaj tomboŝtonoj estas elmontritaj en la ĉambro dediĉita al la franca judismo en la Mezepoko [6].
Sukkah
[redakti | redakti fonton]La ligna kabano (sukka por Sukoto) devenas de la 19-a jarcento. La paneloj estas ornamitaj kun pentraĵoj de aŭstra vilaĝo, la unuaj vortoj de la Dekalogo kaj bildigo de Jerusalemo [7].
Festrobo
[redakti | redakti fonton]Kswa el Kbirah, ankaŭ nomita berberisca, estas edziniĝa robo karakteriza por la grandaj marbordaj urboj de okcidenta Maroko. Ĝia dezajno reflektas la hispanan heredaĵon kiu influis la kreadon de tiu kostumo. Pluraj similaj roboj estis donacitaj al la muzeo fare de marokaj judaj familioj vivantaj en Francio post malkoloniigo [8].
Torao-sanktejo
[redakti | redakti fonton]La Torao-sanktejo de sinagogo en Modeno estas la nura restanta Ashkenazi Aron ha-Kodeŝ (Toraujo) de la 15-a jarcento. La strukturo kaj dezajno rememorigas la formo de fortika turo. Ĝi estis verŝajne kreita fare de la italaj artistoj Lorenzo kaj Cristoforo Canozzi [9].
Francaj judoj en la Mezepoko
[redakti | redakti fonton]La fokuso de la ekspozicio en tiu ĉi ĉambro estas kolekto de tomboŝtonoj de juda tombejo en Parizo kiu devenas de la 13-a jarcento. Tiuj tomboŝtonoj estas la plej granda arkeologia trovaĵo malkovrita sur franca grundo. Ĉe la alia fino de la ĉambro, valoraj manuskriptoj estas elmontritaj en vitrino. Kvar maloftaj ritaj objektoj de la tempo antaŭ ol la judoj estis forpelitaj de Francio ilustras la radikojn de mezepoka juda vivo.
La judoj en la itala Renesanco
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu ĉambro montras la kulturan grandiozecon de kelkaj urboj kiel Modeno kaj Venecio. Ĝi estas dediĉita al la meblaj aranĝoj de sinagogo: inkluzive de rara Torao-sanktejo de Modeno, manĝilaro kaj liturgia brodaĵo de la itala juda mondo. Lumigitaj geedziĝkontraktoj ( ketubbot ) estas elmontritaj en kadroj. Pluraj 18-ajarcentaj pentraĵoj atribuitaj al Marco Marcuola prezentas religiajn scenojn de la Venecia geto. Ĉefverko de Alessandro Magnasco de 1720 priskribas malfrubarokan judan entombigon.
Ĥanuko
[redakti | redakti fonton]Tuta ĉambro estas dediĉita al la festo de Ĥanuko. Li prezentas kolekton de Hanukkiyot en malsamaj formoj kaj dezajnoj, de malsamaj originoj kaj de malsamaj epokoj [10].
Amsterdamo
[redakti | redakti fonton]Malgranda kolekto de nederlandaj gravuraĵoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj prezentas la migradojn de hispanaj judoj post ilia forpelo el Hispanio. Serio de gravuraĵoj de Bernard Picart titolita Ceremonioj kaj religiaj kutimoj de ĉiuj popoloj de la mondo montras la ritojn de la nove konvertitaj. Portugalaj kristanoj kiuj... Post ilia forpelo en 1496/97, ili denove akceptis la judan kredon kaj estis integritaj Amsterdamo, Londono kaj Bordeaux. Montrofenestro prezentas la evoluon de hebrealingva presado per montrado de inkunabloj kaj raraj libroj.
Venontjare en Jerusalemo
[redakti | redakti fonton]Unu el la ĉefaj verkoj de la muzeo estas aŭstra sukao de la 19-a jarcento ornamita per gravaj lokoj en judismo: la Malnova Urbo de Jerusalemo, la Dek Ordonoj, la loko kie oni loĝas. Ĝi estas farita el lignaj paneloj kaj tial povas esti tute malmuntita. Ĉi tiu sekcio enkondukas pliajn ritajn objektojn kaj tekstojn kaj priskribas la tri pilgrimajn festojn - Pasko, Ŝavuot kaj Sukoto. Ĝi ankaŭ reliefigas la centran lokon, kiun Jerusalemo okupas en la juda konscio.
La aŝkenaza mondo
[redakti | redakti fonton]Pentraĵo de Samuel Hirszenberg titolita The Jewish Cemetery (1892) priskribas la severajn vivkondiĉojn de judaj komunumoj en Pollando kaj Rusio kaŭzitaj de la pogromoj de la malfrua 19-a jarcento. Bildoj de Marc Chagall atestas la ekziston de judoj en la ŝtejteloj. Sur la supra etaĝo, verkoj pri Ŝabato, preĝoj kaj liturgio estas ekspoziciitaj. Ĉi tiu sekcio prezentas la aŝkenazan kutimon fari broditajn aŭ pentritajn mappoton, tolajn ŝalojn el vindotukoj uzataj por vindi bebon dum lia cirkumcido.
La Sefarda mondo
[redakti | redakti fonton]La Sefarda kolekto kovras la samajn temojn kiel la Ashkenazi-kolekto por montri la parencecon kaj kontrastojn inter la du tradicioj. La religiaj kutimoj de la sefardaj judoj estas reprezentitaj per diversaj teksaĵoj, objektoj uzitaj en la rito de la sinagogo, same kiel per hejmaj objektoj kaj popolarto.
Emancipiĝo de la francaj judoj
[redakti | redakti fonton]Tiu sekcio prezentas panoramon de franca judismo en la 19-a jarcento. Ĝi temigas la plej gravajn momentojn de la integriĝo de judoj en modernan socion, precipe la establado de konsistorioj (1808), iniciatita fare de Napoleon Bonaparte, kiu donis al franca judismo organizan kadron. La 19-a jarcento estas ilustrita per verkoj de Alphonse Lévy, Édouard Brandon, Édouard Moyse, Samuel Hirszenberg, Maurycy Gottlieb kaj Maurycy Minkowski. La socia akcelo de multaj judoj en Francio estas prezentita tra pluraj portretoj de politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj figuroj kiel ekzemple Rachel, Adolphe Crémieux kaj la fratoj Isaac Pereire kaj Émile Pereire. Tiu sekcio ankaŭ enhavas elementojn de la Fonduso Dreyfus , arkivo donacita al la muzeo fare de la nepoj de Alfred Dreyfus [11]. La afero Dreyfus estis signifa okazaĵo en Francio ĉe la fino de la 19-a jarcento. La biblioteko de la muzeo enhavas pli ol tricent publikaĵojn pri tiu temo. En la centro de la muzea korto estas la ok-futa alta statuaĵo Homage au capitaine Dreyfus de Alfred Dreyfus, kreita en 1985 de franca artisto Louis "TIM" Mitelberg. La statuo, metita ekstere, estas reproduktaĵo de la originalo.
Intelektaj kaj politikaj movadoj en Eŭropo
[redakti | redakti fonton]Ĉi tiu sekcio prezentas la intelektan vivon de eŭropaj judoj ĉe la jarcentŝanĝo, inkluzive de la apero de cionismo, la revivado de la hebrea lingvo, la florado de jida kulturo, kaj la evoluo de politikaj movadoj en Rusio kaj Pollando kiel ekzemple la Bundo. Malgranda sekcio estas dediĉita al la fondo de la Ŝtato de Israelo.
Judismo en 20-a-jarcenta arto
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉambro enhavas fruajn 20-an-jarcentajn verkojn en papero kaj libroj kiuj ilustras la renaskiĝon de juda kulturo en Germanio kaj Rusio ĉe tiu tempo. Tiu sekcio elstarigas la kontribuon de judaj artistoj al monda arto en la frua 20-a jarcento. Ĝi havas artistojn de la Pariza Lernejo kiel ekzemple Pascin, Amedeo Modigliani, Chaim Soutine, Michel Kikoïne, Jacques Lipschitz kaj Chana Orloff [12]. La muzeo akiris arkivan kolekton de pli ol mil dokumentoj rilatigantaj al la artisto Jacques Lipschitz, inkluzive de multaj fotoj kaj manuskriptoj [13].
Esti juda en Parizo en 1939
[redakti | redakti fonton]Por kompletigi tiun prezenton, nuntempa artisto Christian Boltanski starigis instalaĵon situantan en malgranda korto ene de la muzeo. Ĝi konsistas el la nomoj de la judaj kaj nejudaj loĝantoj de la Hotelo de Saint-Aignan antaŭ la Dua Mondmilito. La instalaĵo rivelas la historion de la homoj kiuj vivis en la konstruaĵo antaŭ la milito [14].
Statuso
[redakti | redakti fonton]La Muzeo de Arto kaj Historio de Judismo estas neprofitcela organizaĵo. Ĝi estas publika muzeo subtenata de la Urbo de Parizo kaj la Ministerio de Kulturo. Ĝia estraro konsistas el kvin reprezentantoj de tiu ĉi ministerio, kvin el la urbo Parizo, ses el judaj institucioj; kaj kvar homoj elektitaj de la Fundaĵo Por mahJ (france Pro mahJ)[15].
Fondaĵo Por MahJ (france Pro mahJ)
[redakti | redakti fonton]Por MahJ estis fondita en 2003 por apogi la agadojn de la muzeo, inkluzive de financado de ekspozicioj kaj publikaĵoj, kaj por riĉigi la kolekton. Ĝi estis fondita pro iniciato de Claire Maratier (1915–2013), filino de la pentristo Michel Kikoin. La fondaĵo ricevas donacojn kaj testamentaĵojn por subteni la muzeon finance. La Maratier Premio estas aljuĝita ĉiujn du jarojn al nuntempa artisto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Museum Guide, Musée d'art et d'histoire du judaïsme, 2003, pp. 15-16.
- ↑ Statuts (3 November 2015).
- ↑ Jarrasse, Dominique, Guide du patrimoine juif parisien, éditions Parigramme, 2003, pages 213-225
- ↑ Fondation du Judaïsme Francais - Fondation du Judaïsme Francais.
- ↑ "Museum of Jewish art and history" (2016), Connaissance des arts, special issue n°708, p. 56-57
- ↑ "Museum of Jewish art and history" (2016), Connaissance des arts, special issue n°708, p. 16-17
- ↑ Museum Guide, Musée d'art et d'histoire du judaisme, 2003, p. 66
- ↑ Museum Guide, Musée d'art et d'histoire du judaisme, 2003, p. 90
- ↑ Museum Guide, Musée d'art et d'histoire du judaisme, 2003, p. 37
- ↑ Sigal (L.), "Un Musée d'art et d'histoire du judaïsme à Paris", op. cit., p. 116
- ↑ Fonds Alfred Dreyfus (3 November 2015).
- ↑ Jarrasse, Dominique, Guide du patrimoine juif parisien, éditions Parigramme, 2003, p. 213-225
- ↑ Collections en ligne.
- ↑ "Ouverture du musée d'art et d'histoire du judaisme", Journal Communauté Nouvelle, décembre 1998
- ↑ La fondation Pro mahJ (3 November 2015). Arkivita el la originalo je 2022-07-06. Alirita 2024-11-14 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Muzeo de Juda Arto kaj Historio (Parizo) – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)