Muzeo de Taksilo
Muzeo de Taksilo | |||
---|---|---|---|
panĝabe ٹیکسلا میوزیم | |||
urdue ٹیکسلا عجائب گھر, angle Taxila Archaeological Museum | |||
Arĥeologia muzeo | |||
Fronta vido de la muzeo. | |||
arta muzeo, arkeologia muzeo [+] | |||
Lando | Pakistano | ||
Provinco | Panĝabio | ||
Koordinatoj | 33° 44′ 47″ N, 72° 49′ 2″ O (mapo)33.746433272.8172326Koordinatoj: 33° 44′ 47″ N, 72° 49′ 2″ O (mapo) | ||
Estiĝo | 1918 | ||
Administrado | |||
- situo | Shahpur Rd, Bhir Mound City Walls (Taksilo, Rawalpindi, Panĝabio) | ||
Speco de muzeo | Arĥeologia muzeo | ||
|
|||
|
|||
Muzeo de Taksilo | |||
Vikimedia Komunejo: Taxila Museum [+] | |||
Retpaĝaro: Oficiala retejo (nur angle) | |||
La muzeo de Taksilo (urdue ٹیکسلا عجائب گھر, tiksla ajaaeb ghar; angle Taxila Archaeological Museum) situas ĉe Taksilo, en provinco Panĝabio de Pakistano. La muzeo gastigas gravan kaj ampleksan kolekton pri Gandara arto, kiu datiĝas ekde la 1-a ĝis la 7-a jarcentoj n.e. Plejparto de la objektoj en la kolekto estis elfositaj el la ruinoj de la antikva Taksilo.
La muzeo troviĝas ĉe Taksilo, kiu estas administrata de Rawalpindi. Tio ĉi estas surloka muzeo kaj ties kolekto temas precipe pri Gandara arto. La arĥeologiaj situoj de Taksilo datiĝas je 600‒700 a.n.e.
Multaj estas la historiaj situoj proksime de la muzeo, kiel ekzemple kelkaj antikvaj stupaoj kaj aliaj ruinoj.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]La konstruo de la muzeo ekis en 1918, kun ties fundamenta ŝtono metita fare de Lord Chelmsford, la tiama vicreĝo de Hindio. La konstruo konkludiĝis en 1928[1] kaj la s-ro Muhammad Habibullah, la tiama ministro pri edukado, malfermis la muzeon por la publiko. La s-ro John Marshall kiu estis retiriĝota de la posteno de Ĝenerala Direktoro de la arĥeologia servo de Barato en 1928 ne havis sufiĉan tempon por kompletigi sian originalan planon. La registaro de Pakistano aldonis la nordan galerion en 1998.
Kolekto kaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]Estas ĉ. 4000 vidindaĵoj en la kolektoj de la muzeo, inkluzive de artefaktoj el ŝtono, stuko, terakoto, arĝento, oro, fero kaj mez-valoraj ŝtonoj. La ekspozicio konsistas plejparte de objektoj de la periodo inter 600 a.n.e. kaj 500 n.e. La budhisma, hindua kaj ĝajna religioj estas bone reprezentitaj per ĉi tiuj objektoj, eltrovitaj en tri antikvaj urboj kaj en pli ol du dekduoj da budhismaj stupaoj kaj monaĥejoj kaj grekaj temploj de la regiono.
Gandara arto
[redakti | redakti fonton]La muzeo de Taksilo havas unu el la plej gravaj kaj ampleksaj kolektoj de budhismaj skulptaĵoj el ŝtono en Pakistano, kiuj datiĝas ekde la 1-a ĝis la 7-a jarcentoj. La kerno de la kolekto devenas de la elfosaĵoj ĉe la Taksila valo, precipe la elfosaĵoj de s-ro John Marshall. Aliaj objektoj devenas de elfosaĵoj faritaj aliloke en Gandaro, de donacoj (ekz., el la kolekto Rami Das), aŭ de materialoj konfiskitaj de la polico kaj aliaj aŭtoritatoj. La tuta kolekto enhavas pli ol 1400 objektojn kaj 409 estis videblaj por la publiko.[2]
Numismatiko
[redakti | redakti fonton]La muzeo estas sursitua muzeo kaj servas kiel deponejo por plimulto de la numismatika materialo trovita dum la arĥeologiaj laboroj de Taksilo. La elfosadoj ekis en 1917 sub la direkto de John Marshall, la tiama direktoro de la arĥeologia servo de Barato, kaj daŭris ĝis 1934. Ekde tiam, la arĥeologiaj laboroj daŭris kaj ankoraŭ daŭras ĝis hodiaŭ. La muzeo enhavas grandan kolekton de moneroj ekde la periodo de la Hindo-grekoj ĝis la lastaj Kuŝanoj. Kelkaj de ĉi tiuj moneroj jam aperis en la originalaj raportoj de Marshall[3] pri la elfosadoj; nuntempa projekto klopodas igis la tutan kolekton alirebla por la publiko.[4]
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Meditanta Budho de la 4-a jarcento ĉe la muzeo.
-
Budho en Abhayamudra.
-
La greka dio Zeŭso.
-
Du-klingaj glavoj ĉe la muzeo de Taksilo.
-
Juvelaĵoj elmontritaj en la muzeo.
-
Artefaktoj en la muzeo.
-
Vota stupao.
-
Hejmaj iloj.
-
Fronta vido de la muzeo, kun ĝardenoj.
-
Alirejo kun la anglalingva nomo de la muzeo.
-
Ĝardenoj ekstere de la muzeo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Khan, G R (2007) «Kanishka Coins from Taxila» (angle) en Gandharan Studies Vol.1: 119ff
- Khan, G R (2008) «Gold Coins in the Cabinet of Taxila Museum, Taxila» (angle) en Gandharan Studies Vol.2: 39-61
- Khan, G R (2009) «Huvishka Coins from Taxila» (angle), Gandharan Studies, Vol. 3, Peŝavaro, paĝoj: 75–125.
- Khan, G R (2010) «Copper Coins of Vasudeva and His Successors from Taxila» (angle), Gandharan Studies Vol. 4, Peŝavaro, paĝoj: 139–261.
- Khan, M A (2005) «A Catalogue of the Gandhara Stone Sculptures in the Taxila Museum», 2 volumoj
- Marshall, J H (1951) «Taxila: An Illustrated Account of Archaeological Excavations Carried out at Taxila under the Orders of the Government of India between the years 1917 and 1934» (angle). 3 volumoj. Cambridge University Press.
- Marshall, S.J. (2007) «A Guide to Taxila» (angle), Karaĉio, 2007 (re-eldonita).
- Walsh, E.H.C. (1939) «Punch – Marked Coins from Taxila, Memoirs of the Archaeological Survey of India» (angle), numero: 59, Delhio.
- sohaib Afzal, (2017)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (nur angle)
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Taxila Museum en la angla Vikipedio.