Muzeo pri artgisado (Lauchhammer)
Muzeo pri artgisado | |||
---|---|---|---|
muzeo | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Lauchhammer | ||
Adreso | Freifrau-von-Löwendal-Straße 3, 01979 Lauchhammer | ||
Poŝtkodo | 01979 | ||
Situanta sur | Freifrau-von-Löwendal-Straße | ||
Koordinatoj | 51° 30′ 13″ N, 13° 47′ 43″ O (mapo)51.503513.7954Koordinatoj: 51° 30′ 13″ N, 13° 47′ 43″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.kunstgussmuseum-lauchhammer.de/ | ||
La Artgisadmuzeo Lauchhammer (germane Kunstgußmuseum) troviĝas en Lauchhammer, Germanio, fonditis en 1993. Nuntempe ĝi troviĝas en la strato Freifrau-von-Löwendal-Straße nr 4.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ĉefa parto muzea etas la historia kolekto da gisaĵoj kaj mulditaĵoj de la gisejo. Ĝi ampleksas ĉ. 2800 pecojn, i.a. la kolekton pri kopiaĵoj antikvecaj de la Grafo de Einsiedel aŭ modelojn de gravaj skulptistoj kiel ekzemple Ernst Rietschel, Rudolf Siemering aŭ Gustav Bläser. La tuta kolekto estas monumentprotektita. Por gastigi ĝin digne oni elektis la formon de gapdeponejo. La riĉeco de la kolektitaĵoj estu al ĉiuj admireblaj tiamaniere kaj ĉiu homo mem povas trovi siajn preferitaĵojn.
Fergisado
[redakti | redakti fonton]Grafino Benedicta Margaretha von Löwendal (1683-1776) instaligis, post kiam oni trovis altkvalitan marĉan ferercon, surloke la unuan altfornon kaj gisigis objektojn de ĉiutaga uzo. En 1784 ŝia heredanto grafo Detlev Carl von Einsiedel gisis la unuan plastikan kopion de antikvecaĵo: tio estis ankaŭ la fundamenta ŝtono de nova arto, nome la figura gisado el fero! En la 19-a jarcento Lauchhammer liveris grandajn gisferajn arkitekturaĵojn eĉ en neeŭropajn landojn kaj produktis pontojn, helikŝtuparojn, forcejojn kaj kolonajn halojn.
Bronzogisado
[redakti | redakti fonton]Ekde 1839, kiam Christian Daniel Rauch komisiis fari sian duoblan statuon pri la unuaj kristanaj polaj reĝoj por la Katedralo de Poznan, oni gisis ankaŭ bronze. Meze de la 19-a jarcento la gisejo specialiĝis pri monumentoj kaj mendoj venis el la tuta mondo, ekz. el Ĉinio, Vaŝingtono aŭ Ekvadoro. Post la Unua mondmilito la salona bronzo plejgravis. Denove dum la GDR-tempo Lauchhammer iĝis centro de monumentgisado.
Arto, metio, industrio
[redakti | redakti fonton]La muzeo fruktodone kunlaboris kun la ĝis hodiaŭ funkcianta artgisejo. Do eblis prezenti Lauchhammer kiel lokon de viva artmetiado. Sed ankaŭ ne forgesatas aliaj industriaj branĉoj regionaj, ĉar la dinastio de la grafoj de Einsiedel interesiĝis ne nur pri arto sed ankaŭ pri minado kaj metalprilaboro. Iliaj akiroj kaj fondoj de ferfabrikoj en Saksio kaj Prusio influas la landan industrion ĝis hodiaŭ.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Faldfolio muzea germanlingva.