Saltu al enhavo

Muzeo pri presado (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo pri presado
vdr
Muzeo pri presado en parto de elmontra deponejo, Businessstraße, Erfurto

La Benary-vartenejo (germane: Benary-Depot) estas parto de granda banko en Erfurto (Brühler-strato nr. 37; la deponejo mem estas en al apuda Business-strato) kaj utiliĝis parte kiel muzeo.

La ekonomia sukceso de Erfurto ŝuldiĝas ankaŭ al ĝiaj pioniroj kaj komercistoj de hortikulturado kaj semaĵkultivado, nome al: Christian Reichart, Jacob Platz, Christoph SchmidtNiels Lund Chrestensen. Alia familio de tiu branĉo donis la nomon al la domo: Ernst Benary fondis en la dua triono de la 19-a jc. ĝardenentreprenon, kiu baldaŭ evoluis kiel unu el la plej grandaj de sia speco. Poste ili specialiĝis en semaĵkultivadon kaj eksportadon. En 1865 la familio havis 20 hektarojn da kultivadtereno. Proksime al atrakcia administradejo kaj al la vilaoj de la familio stariĝis en 1879 deponejo.

La konstruo estas kvaretaĝa kun klinkera fasado kun ornamaĵoj estintaj tre modaj tiutempe. Ĉe la restaŭrado oni sukcesis remontrigi la internajn konstruitaĵojn el ligno. Samtempe oni instalis modernan lifton. La tuta domo estas monumentprotektita. Kultura uzo eblas ekde 2001.

Muzeo pri presado

[redakti | redakti fonton]

Antaŭ aprilo 2001 ekspozicio en la t.n. Gutenberg-kelo en la erfurta Johannes-strato klarigis pri la riĉegaj presadaj tradicioj. Laboristoj de la samloka presejo Fortschritt kunmetis perfektan kolekton kovrantan la epokon de inter 1860 kaj 1930, kiu estis malfermita en 1982. La Urba muzeo akiris ĝin en 1994.

Ĉi tie en la Benary-deponejo kondiĉoj por tia ekspozicio estas bonegaj. Funkciantaj presadmaŝinoj de la lastaj 200 jaroj videblas, kiel por ekzemplo: Kniehebelpresse (1865), Boston-Tiegeldruckpresse (1880), kompostmaŝinon (1910). Krome rigardeblas aparatoj tondilaj, ongletigaj, broŝuradaj.

Dum la lastaj jaroj la ekspozicio kompletiĝis per diversaj donacoj. Oni sukcesis transpreni la kompletan atelieron de la erfurta artpresisto Ernst August Zimmermann. Dua ekzemplo estas la starigo de interpreslitera-kompostmaŝino (angle: Intertype; germane: Zeilengußmaschine) de 1930/40. Tiun oni tre ofte prezentas al la vizitantoj. Je la fino de gvidado fare de faksperta kompetentulo, ĉiu vizitanto rajtas mem presi.

Elmontrada loko por du muzeoj

[redakti | redakti fonton]

Je la supra etaĝo troviĝas granda kolekto apartenanta al la Muzeo pri turingia folkloro kaj al la Anger-muzeo.

  • En 1889 la oficisto kolonia Wilhelm Knappe vendis sian 600 objektojn enhavantan kolekton al la urbo. Temas pri ĉiutagaj objektoj el la vivo ĉe la Suda Maro, pri armiloj kaj juveloj kaj 6 metrojn longa boato de Samoo kaj la Marŝala Insularo. Ĝi estas unika en la tuta mondo. La kolekto estis ordigita kaj ellaborita ekde 2005.
  • De la Anger-muzeo venas la Kolekto Kämmerer. Ĝi originis en familio de riĉaj erfurtaj komercistoj kaj konsistas el mebloj, pentraĵoj kaj altvaloraj porcelanaĵoj fabrikitaj en manufakturoj apud Rudolstadt (Volksstedt) kaj Ilmenau. Hans-Helmut Kämmerer donacis la tuton al la muzeo en 1996.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Turingia Rekonstrubanko

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]