Nándor Gottermayer
Nándor Gottermayer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 14-an de februaro 1852 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 21-an de junio 1924 en Parád (Hungario) |
Mortokialo | Korhalto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | bindisto |
Nándor Gottermayer [gotermajer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gottermayer Nándor estis hungaria germana librobindisto, entreprenisto. Li estis la plej elstara en Hungario en tiu ĉi metio.
Nándor Gottermayer[1] naskiĝis la 14-an de februaro 1852 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 21-an de junio 1924 en Parád (Hungara reĝlando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Nándor Gottermayer lernis la metion frue en sia naskiĝurbo, poste en Pécs, fine li estis migranto eksterlande por spertiĝi. Hejmenveninta li eklaboris en koncerna firmao, sed en 1879 li malfermis propran laborejon kun iu alia. Ekde 1883 li estis sola posedanto. En la 1890-aj jaroj preskaŭ cent laboristoj laboris en la uzino, kiu estis la unua hungara granda produktejo en la lando. En 1908 li faris pli granda la uzinon kaj li aĉetis la plej modernajn maŝinojn el Eŭropo. Li ricevis premion de la papo, krome li havis ankaŭ Honoran Legion. Li havis edzinon ekde 1874, ŝi naskis 4 gefilojn inter 1875-1887.
Elektitaj librobindaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Departementoj kaj urboj de Hungarujo
-
Aŭstrio-Hungario bilde kaj tekste
-
Leksikono Pallas -
Historio de la hungara nacio
-
romano de Mór Jókai (1905)
-
József Katona: Bánk bán (1899)
-
Historio de la hungara literaturo
-
Henryk Sienkiewicz: Volyodyjovszki úr
-
poemlibro de Renée Erdős (1902)
-
Andor Kozma: Szatirák (1898)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://nepszava.hu/3037109_n-kosa-judit-a-konyvkotes-paganinije Arkivigite je 2019-09-23 per la retarkivo Wayback Machine