Nándor Hun
Aspekto
Nándor Hun | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de marto 1919 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de februaro 1982 (62-jaraĝa) en Szentendre |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Francisko-Jozefo (–1944) |
Okupo | |
Okupo | kuracisto internisto |
HUN Nándor estis rumania hungara kuracisto kaj internisto naskita en Budapeŝto la 25-an de marto 1919 kaj mortinta en Szentendre la 3-an de februaro 1982.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Hun diplomiĝis en 1944 en la Universitato de Koloĵvaro, kaj li fariĝis ĉefkuracisto pri internaj malsanoj, de 1949 ĉefkuracisto en Reghin, pli poste li partoprenis en la organizado de la malsanulejo de Sânmartin (Harghita), kies li estis direktoro. De 1961 li estis redaktorarano de fakrevuo Viaţa Medicală. En 1963 li translokiĝis al Hungario.
Verko
[redakti | redakti fonton]- Bevezetés a szociális gerontológiába, monografio (Budapeŝto 1972).