Néris-les-Bains
Néris-les-Bains Nerís | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | ||
Departemento | Allier | ||
Arondismento | Montluçon | ||
Kantono | Montluçon-3 | ||
INSEE kodo | 03195 [+] | ||
Poŝtkodo | 03310 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 441 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 74 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 17′ N, 2° 40′ O (mapo)46.2877777777782.6613888888889Koordinatoj: 46° 17′ N, 2° 40′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 230 m [+] | ||
Areo | 33,13 km² (3 313 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Néris-les-Bains [+] | |||
Néris-les-Bains - jen france, okcitane Nerís - estas kuracloka komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Allier, en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 2 441 loĝantoj sur areo de 33,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 74 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Montluçon kaj al la kantono Montluçon-3.
La teritorio havas komunan limon kun Chamblet, Commentry, Durdat Larequille, Lavault-Sainte-Anne, Malicorne, Montluçon, Saint-Angel kaj Villebret.
Historio
[redakti | redakti fonton]En antaŭromia tempo, la loĝloko estis nomita Neriomagus, kaj post la romia konkero antaŭ 2 000 jaroj ĝi estis nomita Aquae Nerii. La nomoj havas sian originon en la gaŭla loka dio Nerius kaj la kelta vorto magos = "kampo" aŭ "ebenaĵo". La romianoj kolektis ĉi tie la fontojn, konstruis termobanojn, akveduktojn, amfiteatron, templojn kaj vilaojn. Tiutempe, la urbo kovris areon de 200 hektaroj kaj havis nacian gravecon. Sankta Patroklo konvertis la regionon al kristanismo en la 6-a jarcento.
Ĉar la loĝloko ne estis okupita de la armeo de nazia Germanio en 1940, ĝi iĝis rifuĝejo por multaj rifuĝintoj, ĉefe judoj, ekzemple la familio de Saul Friedländer, tiam 8-jara knabo de germanlingva familio el Prago. En Néris-les-Bains, Saul Friedländer dum du jaroj estis lernejano de la komunuma lernejo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]