Nóra Szőnyi
Aspekto
Nóra Szőnyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aprilo 1953 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto |
Nóra Szőnyi [sOnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szőnyi Nóra estas hungara baletisto, baletoinstruisto.
Nóra Szőnyi [1][rompita ligilo] naskiĝis la 23-an de aprilo 1953 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Nóra Szőnyi aĝis 4, kiam ŝi komencis lerni baleton. Ŝi akiris diplomon en Ŝtata Baleta Instituto en 1972 (ŝia majstro estis György Lőrincz), poste ŝi plulernis jaron en Leningrado. Hejmenveninta ŝi aliĝis al baleta grupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1975 ŝi atingis la titolon privata dancisto. En 1983 ŝi akiris pedagogian diplomon, ekde 1988 ŝi instruas baleton. En 1989 ŝi forlasis la aktivan baleton. En 1998 ŝi estis nomumita docento. Ŝi ricevis premiojn en 1980 kaj 1985.
Elektita repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Meserer: Cignolago - Maria
- Lavrovskij: Giselle - Myrtha, Giselle
- László Seregi: A fából faragott királyfi - feino
- László Seregi: La cedro - nigra virino