Năvodari
Aspekto
Năvodari | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbo | |||||
urbeto en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Constanța | ||||
Situo | 44° 19′ N, 28° 37′ O (mapo)44.32111111111128.613333333333Koordinatoj: 44° 19′ N, 28° 37′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 15 m | ||||
Poŝtkodo | 905700 | ||||
Loĝantaro | 34 398 (en 2021; 35 387 en 2009) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 60516 (60507 por la urbo) | ||||
Năvodari [nǝvodarj] estas urbo kaj iom pli vasta komunumo en la rumana distrikto Constanța. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 34 398 loĝantoj sur areo de 70,31 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 489 loĝantoj/km²; en 2009 estis 35 387 por la komunumo kaj en 2011 estis 32 981 nur en la urbo. Năvodari situas 15 km norde de Constanța. Administre al ĝi apartenas la vilaĝo Mamaia (Mamaia-Sat; ne la samnoma ferioloka parto de Constanța).
Ĉe Năvodari ekde 1970 estis konstruitaj industriaj instalaĵoj, kaj estas tie grava kluzo de la Kanalo Poarta Albă–Midia Năvodari; sed gravas por ĝi ankaŭ la plaĝ-turismo en Mamaia.