Na-denea lingvaro
La Na-denéa lingvaro (ankaŭ Na-Dene, Nadene, Atabaska-Eyak-Tlingita) estas proponita indiĝena amerika lingvo-familio kiu inkluzivas la atabaskajn lingvojn, la ejakan, la tlingitan (tli), kaj eble la haidan (hai). La parenceco de la haida al la aliaj lingvoj estas disputata kaj la statuso de la Na-denéa hipotezo restas disputata.
Laikoj fojfoje nomas la Na-denean - "Atabaska", pro la nomo de ĉefgento - atabaskoj (285 mil), sed tio senbezone ambiguigas la nomon Atabaska kaj estas do evitinda. Ĉi tiuj triboj loĝas en vasta zono de Alasko ĝis Kalifornio kaj Meksiko. Navaĥoj kaj apaĉoj transmigris suden en proksimaj tempoj. Totala kvanto: 305 mil.
Familia disdivido
[redakti | redakti fonton]Resume la lingvaro Na-denea inkluzivas:
- La Tlingita lingvo — Nomoj: [m] tlingit, [f] Tlinkites, [r] tlinkiti; Parolantoj: 700 (M. Krauss, 1995) en Usono (Alasko) kaj Kanado (Jukonio kaj Nordokcidenta Teritorio). Kredantoj: kristanoj (precipe ortodoksuloj).
- La Atabaskejaka
- La Ejaka lingvo — La ejaka estis parolata en sudcentra Alasko; la lasta parolanto mortis en 2005.
- La Atabaska lingvaro — Nomo: [m] dene, na-dne, [f] Atapasques, [r] atapaski; Parolantoj: Deneoj estas vaste distribuita grupo de indiĝenaj lingvoj kaj popoloj parolataj en Kanado, Alasko, kaj partoj de Oregono kaj norda Kalifornio: (apaĉoj, ĉipevajoj, dogriboj, k.a.) en Usono kaj Kanado; 220 mil (1992), inter ili 210 mil en Usono. Kredantoj: protestantoj, katolikoj, parto de tradiciaj konfesoj.
- La Nordaj — 31 lingvoj en 7 grupoj parolataj en Alasko, Jukonteritorio, kaj Brita Kolumbio.
- La Pacifik-bordaj — parolataj en Kalifornio (la Hupa, la Matola, la Eelrivera) kaj Oregono (la Umpkŭa, la Galica, la Toloŭa).
- La Sudaj — parolataj en sudokcidenta Usono en Arizono, Nov-Meksiko, Koloradio, Utaho kaj iomete en Oklahomo kaj Teksaso.
- Okcidentaj
- La Apaĉa — Nomo: [m] dine, [f] Apachiens, [r] apaĉi; Parolantoj: Grupo de atabaskaj triboj en la suda branĉo de atabaskaj lingvoj: (meskalero, ĉirikaŭo, k.a.) en Usono (ŝtatoj Arizono, Nov-Meksiko, Oklahomo), 20 mil (sen navaho, 1992). Kredantoj: kristanoj.
- La Navaha — Nomoj: [m] dene, [f] Navaho, [r] navaĥo; Parolantoj: 170 000 parolantoj (1987) en Usono. La Navaho estas la plej vaste parolata lingvo de la Na-Denéa familio, parolata en Arizono, Nov-Meksiko, kaj aliaj regionoj de sudokcidenta Usono. Kredantoj: kristanoj, estas ankaŭ adeptoj de sinkretismaj kultoj.
- Kelkaj lingvetoj parolataj en Kalifornio.
- Orientaj
- Okcidentaj
Proponoj pri genetika parenceco
[redakti | redakti fonton]La ĥajda, kun 15 fluaj parolantoj (M. Krauss, 1995), estis originale inkludita en la familio proponita fare de Franz Boas. Campbell (1997) kaj aliaj lingvistoj hodiaŭ konsideras la pruvojn nekonvinkaj kaj klasifikas la ĥajdan kiel izolitan lingvon, tamen Joseph Greenberg reinkludis la ĥajdan surbaze de sia tre disputata metodo (amasa leksika komparado). Por emfazi la neinkludon de la ĥajda, Campbell preferas nomi la familion Atabask-Ejak-Tlingita anstataŭ "nadenea".
La originala Na-denea propono antaŭ nelonge reviviĝis pro la laboro de la ĥajda lingvisto John Enrico.
Laŭ la disputata klasifiko de Joseph Greenberg pri la lingvoj de indiĝena Norda Ameriko:
- la Na-Dené-Atabaska estas unu el la tri ĉefaj grupoj de indiĝenaj lingvoj parolataj en la Amerikoj, kaj rilatas al distinga ondo de migrado el Azio al la Amerikoj. La aliaj du estas
- la vaste akceptata Eskimo-Aleŭta familio, parolata en Siberio, Alasko, kanada arktiko kaj Groenlando, kaj
- la Amerinda lingvaro, la plej disputata klaso de Greenberg, inkluzivanta ĉiun lingvon indiĝenan al la Amerikoj kiu estas nek Eskimo-Aleŭta nek Na-Denéa.
Siatempaj subtenantoj de la teorio de Greenberg kiel Merritt Ruhlen estas sugestintaj ke la Na-Denéa lingvo-familio rilatas al distinga ondo de migrado el Azio al la Nova Mondo. Laŭtakse, tiu migrado okazis antaŭ de ses al ok mil jaroj, kio lokas ĝin ĉirkaŭ kvar mil jarojn post la migrado en la Amerikojn de la Amerindaj parolantoj. Ruhlen konjektas ke la Na-Denéaj parolantoj eble alvenis boate, setlantaj komence proksime al la insuloj Haida Gwaii (Reĝino Karloto), nun en Brita Kolumbio, Kanado.
Laŭ la simile disputata teorio de Sergei Starostin kaj Vitaly Shevoroshkin[1][2], la Na-Denéa estas membro de la Dene-kaŭkazia superfamilio, kune kun la nordaj kaŭkaziaj lingvoj, la ĉino-tibetaj lingvoj, la jenisejaj lingvoj kaj la eŭska. Tiu ideo estis konsiderita de Edward Sapir. Edward Vajda de Western Washington University sugestas ke la Na-deneaj lingvoj estas parencaj nur al la jenisejaj lingvoj en Siberio[3].
Biologiaj studoj (Rubicz 2002) montras pli grandajn genetikajn diferencojn inter Na-deneaj parolantoj kaj aliaj indiĝenaj amerikanoj ol inter parolantoj de la na-deneaj kaj iuj popoloj en Eŭrazio, aparte parolantoj de la jenisejaj lingvoj.
Plejparte konservativaj lingvistoj kiel Lyle Campbell ne kredas ke tiuj hipotezoj subteniĝas sur sufiĉe fortikaj lingvistikaj datumoj por meriti akcepton.
Referencoj kaj eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ↑ S. A. Starostin: Gipoteza o genetičeskij svjazjax sinotibetskix jazykov s enisejskimi i severnokavkazskimi jazykami. Moskvo 1984
- ↑ Vitaly Shevoroshkin (Hrsg.): Dene-Sino-Caucasian Languages. Brockmeyer, Bochum 1991
- ↑ University of Alaska Fairbanks - Linguists demonstrate Siberian - North American link[rompita ligilo], 2008
- Ethnologue.com: Lingvaj famili-arboj - Na-Dene angle
- Alaska Native Language Center angle
- Dürr, Michael & Egon Renner. 1995. The history of the Na-Dene controversy: A sketch. (~ Historio de la na-denea disputo: skeĉo). Language and Culture in North America: Studies in Honor of Heinz-Jürgen Pinnow, ed. by Egon Renner & Michael Dürr, 3-18. (Lincom Studies in Native American Linguistics 2). Munich: Lincom Europa.
- Enrico, John. 2004. Toward Proto–Na-Dene. (~Ale al la pra-na-denea). Anthropological Linguistics 46(3).229–302.
- Goddard, Pliny E. 1920. Has Tlingit a genetic relationship to Athapascan. (~Ĉu la tlingita parancas la atabaska). International Journal of American Linguistics 1.266–279.
- Hamp, Eric P. 1979. Tongass Tlingit and Na-Dene. (~Tongasa tlingita kaj na-denea). Berkeley Linguistics Society 5.460–463.
- Hymes, Dell. 1956. Na-Dene and positional analysis of categories. (~La na-denea kaj pozicia analizo de ketagorioj). American Anthropologist 58.624–628.
- Hymes, Dell. Na-Dene ethnopoetics: A preliminary report: Haida and Tlingit. (~Na-denea etnopoetiko: provizora raporto: la haida kaj la tlingita). Language and Culture in North America: Studies in Honor of Heinz-Jürgen Pinnow, ed. by Egon Renner & Michael Dürr, 265–311. (Lincom Studies in Native American Linguistics 2). Munich: Lincom Europa.
- Krauss, Michael E. 1964. Proto-Athapaskan-Eyak and the problem of Na-Dene: The phonology. (~La pra-atabaska-ejaka kaj la problemo de la na-denea: la fonologio). International Journal of American Linguistics0(2).118–36.
- Krauss, Michael E. 1965. Proto-Athapaskan-Eyak and the problem of Na-Dene II: The morphology. (~La pra-atabaska-ejaka kaj la problemo de la na-denea: la morfologio). International Journal of American Linguistics 31(1).18–28.
- Krauss, Michael E. 1968. Noun classification systems in Athapaskan, Eyak, Tlingit, and Haida verbs. (~Substantivaj klasig-sistemoj en la verboj de la atabaska, la ejaka, la tlingita, kaj la haida). International Journal of American Linguistics 34(3).194–203.
- Krauss, Michael E. 1973. Na-Dene. Linguistics in North America, ed. by Thomas A. Sebeok, 903-78. (Current Trends in Linguistics 10). The Hague: Mouton.
- Leer, Jeff. 1979. Proto-Athabaskan verb stem variation, part one: Phonology. (~Pra-atabaska verbstama variado, parto unua: Fonologio). (Alaska Native Language Center Papers 1). Fairbanks, Alaska: Alaska Native Language Center.
- Leer, Jeff. 1989. Directional systems in Athapaskan and Na-Dene. (~Direktaj sistemoj en la la atabaska kaj na-denea). Athapaskan linguistics: Current perspectives on a language family, ed. by Eung-Do Cook & Keren Rice, ch. 15, pp. 575–622. (Trends in linguistics: State of the art reports 15). Berlin: Mouton de Gruyter. ISBN.
- Levine, Robert D. 1979. Haida and Na-Dene: A new look at the evidence. (~La haida kaj la na-denea: nova rigardo al la evidento). International Journal of American Linguistics 45(2).157–70.
- Pinnow, Heinz-Jürgen. 1962. Two problems of the historical phonology of Na-Dene languages. (~Du problemoj de la historia fonologio de la na-deneaj lingvoj). International Journal of American Linguistics 28.162–166.
- Pinnow, Heinz-Jürgen. 1964. On the historical position of Tlingit. (~Pri la historia pozicio de la tlingita). International Journal of American Linguistics 30.155–164.
- Pinnow, Heinz-Jürgen. 1966. Grundzüge einer historischen Lautlehre des Tlingit. Wiesbaden: Otto Harrassowitz.
- Pinnow, Heinz-Jürgen. 1968a. Genetic relationships versus borrowing in Na-Dene. (~Genetikaj parencecoj kontraŭ pruntado en la na-denea). International Journal of American Linguistics 34(3).194–203.
- Pinnow, Heinz-Jürgen. 1968b. Sprachhistorische Studien zur Verbstammvariation im Tlingit. Orbis 17.509–531.
- Pinnow, Heinz-Jürgen. 1970. Notes on the classifiers in the Na-Dene languages. (~Noto pri la klasigiloj en la na-deneaj lingvoj). International Journal of American Linguistics 36(1).63–67.
- Pinnow, Heinz-Jürgen. 1976. Geschichte der Na-Dene-Forschung. (Indiana: Beihefte; 5). Berlin: Mann. ISBN 3-7861-3027-2
- Rubicz, R., Melvin, K.L., Crawford, M.H. 2002. Genetic Evidence for the phylogenetic relationship between Na-Dene and Yeniseian speakers. (~Genetika evidento por la filumgenetika parenceco inter la parolantoj de la na-deneaj kaj la jeniseja) Human Biology, Dec(6).743–761.
- Sapir, Edward. 1915. The Na-Dene languages: A preliminary report. (~La na-deneaj lingvoj: provizora raporto). American Anthropologist 17.534–558.
- Thompson, Chad. 1996. The Na-Dene middle voice: An impersonal source of the D-element. (~La meza voĉo de la na-denea: ne-persona fonto de la elemento D). International Journal of American Linguistics 62(4).351–378.