Naches Heights (Vaŝingtonio)
Aspekto
Naches Heights (prononcata NAĉiz HAJC) estas malgranda (15,1-hektara) vitokultura areo (AVA), registrita en 2012, ene de la pli granda AVA Columbia Valley. Ĝi konsistas el altebenaĵo 370 ĝis 640 metrojn super marnivelo, situanta okcidente de la urbo Yakima. Ĝi estas la plej malgranda AVA en Vaŝingtonio, kaj la unusola, kies agrikulturaj praktikoj estas entute elteneblaj.
La vinberoj nun kultivataj en Naches Heights estas:
- Kvin ruĝaj variantoj el Bordeaux: Cabernet Franc, Cabernet Sauvignon, Malbec, Merlot kaj Petite Verdot
- Du blankaj variantoj el Bordeaux; Semillon kaj Sauvignon blanc
- Tri variantoj el la Rodana valo; Syrah, Mourvedre and Viognier
- Ses italaj variantoj; Barbera, Gewurtztraminer, Nebbiolo, Sangiovese, Sagrantino kaj Pinot grigio
- Unu muskatela varianto: Blanka muskatelo, ankaŭ nomata Muscat Canelli, Moscato, aŭ Muscat de Petite Grains),
- Kvar portugalaj variantoj; Souzao, Tinta Cao, Touriga Nacional, kaj Tinta Roriz.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.