Nachman Krochmal
Nachman Krochmal | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 17-an de februaro 1785 en Brodi, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio | |
Morto | 31-an de julio 1840 (55-jaraĝa) en Ternopilo | |
Religio | judismo vd | |
Lingvoj | hebrea vd | |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio vd | |
Familio | ||
Infanoj | Abraham Krochmal (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto filozofo verkisto vd | |
Laborkampo | Teologio kaj filozofio de historio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Moreh nevukhe ha-zeman vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Nachman Kohen KROCHMAL (17-an de februaro 1785 en Brodi, mortinta la 31-an de julio 1840 en Ternopilo) estis aŭstra religiema filozofo, historiisto kaj verkinto germanlingva; li estis de juda religio. Lia plej grava verko More Nebukhe ha-Zeman, kiun li komence nomis Tore des geläuterten Glaubens estis publikigita postmorte en 1851 fare de Leopold Zunz sub la titolo Führer der Verwirrten dieser Zeit kiel aludo al la libro Führer der Verwirrten. Ĝi estas provo de ĉe nuntempa filozofio de religio kaj historio bazita sur post-kant-a idealismo (ĉefe Schelling, Hegel).
Vivo
[redakti | redakti fonton]En sia junaĝo Krochmal akiris larĝan edukon kaj lernis ne nur toraon kaj talmudon sed ankaŭ judan filozofion, legis la leterojn de Maimonido kaj Abraham ibn Esra kaj lernis diversajn fremdajn lingvojn. Helpe de sia kono de la germana, li studis la verkojn de Kant, Hegel, Fichte kaj Schelling. Li ankaŭ lernis la latinan, la francan, la araban kaj la sirian. Liaj studentoj poste konfirmis lian ampleksan edukon. En la aĝo de 14, Krochmal geedziĝis kaj moviĝis al Zolkiew por vivi kun sia riĉa bopatro. En 1814 li komencis kolekti rondon de studentoj ĉirkaŭ si, faris kun ili diskutojn pri filozofio, historio kaj juda literaturo kaj tiel iĝis unu el la plej gravaj reprezentantoj de Haskalo en Pollando. Post la morto de lia bopatro, li eklaboris kiel komercisto. Post revenado al Brodi en 1836 (por la daŭro de du jaroj), li pasigis la lastajn du jarojn de sia vivo en Ternopilo. Li malaprobis la sugeston alpreni pozicion kiel rabeno en Berlino kaj anstataŭe dediĉis sin al la verkado de sia libro kiun li estis nekapabla kompletigi.