Saltu al enhavo

Nacia Fondaĵo por Demokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Fondaĵo por Demokratio
emblemo
neprofitcela organizaĵo
ne-registara organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 18-a de novembro 1983 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Fondinto(j) Usona Kongreso • Allen Weinstein vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Nacia Fondaĵo por Demokratio (angle National Endowment for Democracy, akronime NED) estas usona fondaĵo (usona varianto de la fonduso) kaj pensfabriko kun la deklarita celo antaŭenigi liberalan demokration tutmonde [1][2][3] pere de antaŭenigante politikajn kaj ekonomiajn instituciojn, kiel politikaj grupoj, sindikatoj, liberaj merkatoj kaj komercaj asocioj[4].

Ĝi estis fondita en 1983 de la Usona Kongreso en Vaŝingtono kaj ricevas ĉiujaran financadon de la usona federacia buĝeto por sia laboro kiel parto de la buĝeto de la Usona Agentejo por Internacia Evoluo (USAID). Tiele ĝi estas kvazaŭ aŭtonoma neregistara organizaĵo kiu aliĝas al neniu el la du ĉefaj usonaj politikaj partioj.

La Kongreso kreis la NED kiel paraŝtata brako de ekstera politiko. Malgraŭ ŝtata financado, ĝi estas laŭleĝe privata, neprofitcela organizaĵo. Tio permesas al la ŝtato transdoni buĝetajn financojn al eksterlandaj organizaĵoj per tria partio.

Krom ĝia stipendia programo, la NED ankaŭ subtenas la Journal of Democracy, the World Movement for Democracy, la International Forum for Democratic Studies, la Reagan–Fascell Fellowship Program, la Network of Democracy Research Institutes, kaj la Center for International Media Assistance [5][6].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . History - Idea to Reality: NED at 30.
  2. Richmond, Yale. (2008) Practicing Public Diplomacy: A Cold War Odyssey (angle). Berghahn Books, p. 161. ISBN 978-0-85745-013-5. “NED was founded at the initiative of a small group of Washington insiders, who believed that the United States needed a 'quango' (quasi-autonomous non-governmental organization) to promote liberal democracy and counter communist influence abroad ... .”.
  3. (1998) “The Role of QUANGO in American Democratic Assistance”, International Relations 1998 (119), p. 127–141. doi:10.11375/kokusaiseiji1957.119_127. 
  4. About the National Endowment for Democracy (en-US). National Endowment for Democracy. Alirita August 27, 2021. “NED is dedicated to fostering the growth of a wide range of democratic institutions abroad, including political parties, trade unions, free markets and business organizations”.
  5. Center for International Media Assistance (en-US) (2023-06-15). Alirita 2023-06-27.
  6. NDRI Member Institutes (en-US). Alirita 2023-06-27.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]