Nacia Instituto pri Nuklea Fiziko
La Nacia Instituto de Nuklea Fiziko, (itale Istituto nazionale di fisica nucleare) nomata INFN, estas la itala esplorinstituto kiu antaŭenigas, kunordigas kaj efektivigas sciencan esploradon en la kampo de nuklea, subnuklea kaj astropartikla fiziko, same kiel la teknologia evoluo necesa por agadoj en ĉi tiuj sektoroj. Ĝi funkcias en proksima rilato kun la universitato kaj en la kunteksto de internacia kunlaboro kaj komparo.
INFN estis fondita la 8-an de aŭgusto 1951 de grupoj el la Universitatoj de Romo, Padovo, Torino kaj Milano por daŭrigi kaj disvolvigi la sciencan tradicion ekiĝinta en la 1930-aj jaroj per la teoria kaj eksperimenta esplorado de nuklea fiziko de Enrico Fermi kaj lia grupo, kaj elstare Edoardo Amaldi.
En la dua duono de la kvindekaj jaroj la INFN dezajnis kaj konstruis la unuan italan elektron-akcelilon, la elektro-sinkrotrono konstruita en Frascati, kie naskiĝis la unua nacia laboratorio de la Instituto. Samtempe, la INFN komencis partopreni en esploraj agadoj de CERN, la eŭropa centro de nuklea esplorado en Ĝenevo, por la konstruado kaj uzo de ĉiam pli potencaj akceliloj.