Monfragüe
Monfragüe | ||
---|---|---|
Parque Nacional de Monfragüe Monfragüe Reserva Starlight |
||
Salto del Gitano en Monfragüe | ||
biosfera rezervejo, nacia parko de Hispanio [+] | ||
Distrikto | Provinco Kacereso, Ekstremaduro, Hispanio | |
Koordinatoj | 39° 49′ 12″ N, 5° 58′ 12″ U (mapo)39.82-5.97Koordinatoj: 39° 49′ 12″ N, 5° 58′ 12″ U (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 179 km² (17 900 ha) [+] | |
Areo | 179 km² (17 900 ha) [+] | |
Estiĝo | 1979 Parque Natural, 2007 Nacia parko, 2011 UNESCO-Starlight Reserve (18.627 ha) | |
WDPA-ID | 4820 | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||
Kategorio IUCN | 2 | |
Monfragüe | ||
Vikimedia Komunejo: Monfragüe [+] | ||
situas en BR/ZEPA Monfragüe | ||
La Nacia Parko de Monfragüe estas unu el la 14 Naciaj Parkoj kiuj ekzistas en Hispanio. Ĝi troviĝas ene de la Provinco de Cáceres, kaj estas la unua nacia parko de Ekstremaduro. Ĝi estas vizitata ĉiujare de miloj de ŝatantoj de la naturo kaj de la trankvileco kaj ĉefe de birdoŝatantoj (320,000 en 2006) kiuj povas tre komforte birdumi ekde facile atingeblaj kaj aranĝitaj rigardejoj. Eblas vidi ĝis 12 aŭ 15 diversajn speciojn de rabobirdoj en nur unu tago kaj dum la ferio de Pasko estas tro vizitata la parko (ĉirkaŭ 7,000 personoj). Inter eŭropaj naciaj parkoj ĝi havas unu el plej granda flaŭrdiverseco (ĝis 350 vegetalaj specioj en nur 200 m²) kaj faŭnoriĉon enorman (193 birdospecioj, 48 mamuloj, 20 reptilioj, 12 amfibioj kaj 10 riverfiŝoj); el tiuj specioj 49 specioj estas konsiderataj endanĝeritaj en la resto de Eŭropo.
En la centro de la parko estas monto kun kastelo de kie rigardeblas belega panoramo kaj multaj flugantaj vulturoj. La ĉesuna kaj subumbra deklivoj montras diferencajn vegetalarojn. En la ĉesuna deklivo estas kaveto kun prahistoriaj surmuraj pentraĵoj.
La konverto de la iama Natura Parko en Nacia Parko, plibonigis la kondiĉojn kaj eblojn de la Parko (antaŭe kun buĝeto de 1,2 milionoj da eŭroj kaj nuntempe kun 4,5 milionoj).
Geografio
[redakti | redakti fonton]La parko situantas ĉirkaŭ la valoj de la du riveroj Taĵo kaj Tiétar, kie oni konstruis akvobaraĵojn Alcántara, Torrejón kaj Tiétar, kies artefaritaj lagoj estas profito por la natura riĉo de la medio. Tiu valoj limiĝas per montaroj kiuj apenaŭ atingas 800 m de alto super marnivelo, kies rokejoj estas profitataj de grandaj rabobirdoj por nestumado. Plej simbola loko estas "Salto del Gitano" (cigansaltejo) kun rokaroj ambaŭflanke de la rivero Taĵo kaj ĉe ŝoseo kio permesas viziton de multaj birdorigardantoj, ĉar de tie eblas rigardi nestojn de gufo aŭ nigra cikonio sen risko por tiuj.
Historio
[redakti | redakti fonton]- 4 de aprilo de 1979: deklarita Natura Parko (plej alta kategorio de protektado en la regiona nivelo).
- 1988: deklarita ZEPA (Zono de Speciala Protekto de Birdoj).
- Julio de 2003: rezervejo de la Biosfero agnoskita de UNESCO.
- Januaro de 2006: propono de Monfragüe kiel Nacia Parko de la Junta de Extremadura al la hispana registaro.
- Majo de 2006: La Ministra Konsilantaro sendis la proponon al la Parlamento.
- Decembro de 2006: oni pristudas la aferon en la Parlamento.
- Februaro de 2007: ĝi estis aprobita de la lasta parlamenta instanco.
- Marto de 2007: la nacia oficia ĵurnalo BOE publikas la Leĝon de deklaro de la Nacia Parko de Monfragüe.
Teknika Datumaro de la parko
[redakti | redakti fonton]- Nomo: Monfragüe
- Regiono: Ekstremaduro
- Provinco: Cáceres
- Amplekso: 18.852 ha
- Altitudo: 450 - 750 m
- Dato de kreado: februaro de 2007 kiel Nacia Parko.
- Vilaĝoj: Casas de Miravete, Jaraicejo, Malpartida de Plasencia, Serradilla, Serrejón, Toril kaj Torrejón el Rubio.
Informo
[redakti | redakti fonton]La nomo devenas el la nomo de la regioneto uzata de la romianoj kiel "mons fragorum" (densega monto).
- Tipo de medio:
- Mediteranea arbaro kaj makiso, arbopaŝtejo, rokaro kaj akvejoj.
- Faŭno (plej gravaj specioj):
- Birdoj: Monaĥvulturo (Aegypius monachus) –kun 286 paroj[1]–, Iberimperia aglo (Aquila adalberti) –kun 12 paroj–, Nigra cikonio (Ciconia nigra) –kun 30 paroj–, Ansergrifo (Gyps fulvus) –kun 500-600 paroj–, Gufo (Bubo bubo), Reĝa aglo (Aquila chrysaetos) –kun 6 paroj–, Nizaglo (Hieraaetus fasciatus) –kun 7 paroj–, Kadavrogrifo (Neophron percnopterus) –kun 35 paroj–,
- Iberia linko (Lynx pardina) –eble formortinta–, Lutro (Lutra lutra), Ikneŭmono (Herpestes ichneumon), Ruĝa cervo (Cervus elaphus).
- Flaŭro (plej gravaj specioj):
- la defesoj aŭ arbopaŝtejoj: de Anzinoj (Quercus rotundifolia), Korkokverkoj (Quercus suber), kaj Fagokverko (Quercus faginea subsp broteroi);
- cistaroj (Cistus subsp ladanifer, salvifolius...), eriko (Erica sp) kaj okcidentaj arbutoj (Arbutus unedo);
- en rokaroj: juniperoj (Juniperus oxycedrus), Terebintarbo (Pistacia terebinthus);
- ĉe riveroj: Nigra alno (Alnus glutinosa), celtido (Celtis australis);
- en zonoj pli varmaj: Sovaĝaj olivarboj (Olea europaea subsp. silvestris).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plej granda eŭropa kolonio, je 21a de februaro de 2007, dum la Deklaro de Nacia Parko