Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj
Biomoj | |
---|---|
Tersupraĵaj biomoj | |
Tundro | |
Tajgo | |
Montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
Mezvarmaj koniferarbaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj | |
Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj | |
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
Mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
Tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
Dezertoj kaj kserofitaroj | |
Inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
Ĉeriveraj areoj | |
Malsekejo | |
Akvaj biomoj | |
Lageto | |
Marbordo | |
Mangrovo | |
Algarbaroj | |
Koralrifoj | |
Neritika zono | |
Kontinenta plataĵo | |
Pelaga zono | |
Benta zono | |
Varmaj fontoj | |
Malvarmaj submarfontoj | |
Aliaj biomoj | |
Enroka biomo | |
Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj, kaj arbustaroj estas tersupraĵa biomo de mezvarma klimato, karakterizita de sekaj someroj kaj malseveraj kaj pluvecaj vintroj. Someroj tipe estas varmegaj en malaltaĵaraj landinternaj lokoj sed povas esti malvarmetaj apud iuj maroj, kiel apud San Francisco, kiuj havas malvarmetajn marajn akvojn.
Mediteraneaj arbaraj, duonarbaraj, kaj arbustaraj ekoregionoj troviĝas en la kvin zonoj de la mondo kun mediteranea klimato, je la okcidenta marbordo de kontinentoj ĉe mezaj latitudoj : la Mediteranea regiono, Kalifornio, centra Ĉilio, sudokcidenta Aŭstralio, kaj la Okcidenta Kablando en Sud-Afriko.
Diverseco
[redakti | redakti fonton]Tiuj regionoj gastigas eksterordinaran diversecon de biotopoj kaj specioj, nome 10 pocentojn el la plantaj specioj de la mondo [1]. Vegetaĵaraj tipoj povas varii ekde arbaroj ĝis duonarbaroj, savanoj, arbedaroj, kaj herbejoj; mozaikaj pejzaĝoj estas komunaj, dum diversaj vegetaĵaraj tipoj estas reciproke interteksitaj je kompleksaj ŝablonoj kiuj estas kreitaj kaŭze de variadoj de grundo, topografio, elmetado al vento aŭ suno, kaj incendia historio. Multa ligneca vegetaĵaro en regionoj kun mediteranea klimato estas sklerofila, kiu greke signifas kun duraj folioj. Sklerofila vegetaĵaro ĝenerale havas malgrandajn, malhelajn foliojn kovritaj kun vakseca ekstera tavolo por reteni humidecon dum la sekaj someraj monatoj.
Tipoj de vegetaĵaroj
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj plantaj formacioj en tiu ĉi biomo inkluzivas :
- Arbaron : Mediteraneaj arbaroj ĝenerale estas foliarbaroj, kiel la kverkaj kaj miksaj sklerofilaj arbaroj de Kalifornio kaj de la Mediteranea regiono, la eŭkaliptaj arbaroj de sudokcidenta Aŭstralio, kaj la notofagaj arbaroj de centra Ĉilio. Arbaroj ofte troviĝas en ĉeriveraj areoj, kie ili ricevas pli da somera akvo. Ankaŭ koniferarbaroj ĉeestas.
- Duonarbaron : Kverkaj duonarbaroj estas karakterizaj por la Mediteranea regiono kaj por Kalifornio, same kun pinaj duonarbaroj kaj, en Kalifornio, duonarbaroj de juglando.
- Savanon kaj herbejon : La herbejoj de Kalifornia Centra Valo, estas la plej vasta mediteranea herbeja ekoregiono, kvankam tiuj ĉi herbejoj plejofte estas transformitaj al agrikulturo.
- Arbedaron : Mediteraneaj arbedaroj estas densaĵoj de ĉiamverdaj sklerofitaj arbedoj kaj arbetoj, nomitaj ĉaparalo (Kalifornio), matorral (Ĉilio kaj suda Hispanujo), makiso (Francujo kaj aliloke ĉirkaŭ la Mediteraneo), macchia (Italujo), finboso (Sud-Afriko), aŭ kwongan (sudokcidenta Aŭstralio). En iuj lokoj arbedaroj estas la matura vegetaĵara tipo, kaj en aliaj lokoj la rezulto de degrado de antaŭaj arbaroj aŭ duonarbaroj kaŭze de arbohakado aŭ troa paŝtado, aŭ perturbado de grandaj incendioj.
- Arbustaron : Mediteraneaj arbustaroj estas plej komunaj apud marbordoj. Ili ofte estas adaptitaj al vento kaj al sala elmara aero. Malaltaj, foliarbaj arbustaroj estas konataj kiel garigo ( garrigue en Francujo, gariga in Italujo, phrygana in Grekujo, tomillares en Hispanujo, kaj batha en Israelo ). Diversaj marbordaj arbustaroj , angle konataj kiel soft chaparral, ĉeestas apud la marbordo de Kalifornio; strandvelt en Okcidenta Kablando de Sud-Afriko; marborda matorral en centra Ĉilio, kaj erikejoj en sudokcidenta Aŭstralio.
Incendio kiel ŝanĝilo
[redakti | redakti fonton]Fajro, kaj natura kaj hom-kaŭzita, estas ludinta gravan rolon je kreado de la ekologio de la mediteraneaj ekoregionoj. La varmegaj sekaj someroj kaŭzas fajrodanĝeron por la regiono. Incendioj kaŭzitaj de fulmo okazas sufiĉe ripetfoje. Multaj vegetaĵoj estas pirofitaj aŭ fajremaj, adaptaj al aŭ dependaj de fajro por reproduktado, por recikligado de nutraĵaj elementoj, kaj por forprenado de mortaj aŭ velkantaj vegetaĵoj. Kaj en la aŭstraliaj kaj en la kaliforniaj ekoregionoj de mediteranea klimato, la indiĝenaj popoloj regule estis uzantaj fajron por elimini lignecajn plantojn kaj arbojn, por cedigi lokon al gresoj kaj herbaj vegetaĵoj kiuj subtenis la bruton kaj kulturitajn vegetaĵojn. La plantaj komunumoj en tiuj areoj adaptiĝis al multfojaj hom-kaŭzitaj brulegoj, kaj pirofitaj specioj estiĝis pli komunaj kaj pli fajremaj, dum plantoj kun malgranda fajrorezista kapablo retiriĝis. Post eŭropa koloniado de tiuj ĉi regionoj, incendioj estis subpremitaj, kiu estas kaŭzinta iujn neatenditajn konsekvencojn en tiuj ekoregionoj : brulaĵoj amasiĝas, tiel ke kiam brulegoj alvenas, ili estas multe pli neniigantaj, kaj iuj specioj kiuj dependas de fajro por sia reproduktado, nuntempe estas endanĝerigitaj. La eŭropaj arbedaroj kaj arbustaroj ankaŭ estas fasonadaj de antropogena fajro, historie asociata kun sezona brutomigrado de ŝafoj kaj kaproj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Mediteraneaj ekoregionoj estas duonaridaj, kaj ofte havas malriĉajn grundojn, do ili estas vundeblaj por degrado pro diversaj homaj aktivecoj. Tiuj regionoj ankaŭ estas iuj el la plej endanĝerigitaj sur la planeto, kaj multaj ekoregionoj estas suferintaj de forta habitatodetruo pro neleĝa arbarekspluatado, troa enarbara paŝtado, transformado al agrikulturo, urbanizado, kaj enkonduko de ekzotikaj specioj. Precipe la ekoregionoj ĉirkaŭ la Mediteraneo estas suferintaj de grunda erozio ligita al neniigo de arbaroj, kaj multaj enlandaj plantoj kaj bestoj formortis aŭ estas endanĝerigitaj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Cisto
- Portugala kverko
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Kaliforniaj ĉaparalo kaj duonarbaroj
- Konservada stato de ekoregiono
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Cody, M.L. 1986 : Diversity, rarity and conservation in Mediterranean-climate regions. (in: Soulé, M.E (ed.) Conservation biology: the science of scarcity and diversity), Sinauer, Sunderland, Massachusetts, U.S.A., 122-152.
Ekoregionoj
[redakti | redakti fonton]Afrotropisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | |
---|---|
AT1201 Sekaj arbustaroj de Albany | Sud-Afriko |
Nearktisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | |
---|---|
NA1203 Kaliforniaj montaraj arbustaroj kaj duonarbaroj | Usono |
Neotropisaj mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj | |
---|---|
NT1201 Ĉiliaj arbustaroj | Ĉilio |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj : listo de ekoregionoj (WWF) Arkivigite je 2013-11-09 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Mediteraneaj arbaraj, duonarbaraj kaj arbustaraj ekoregionoj : tutmondaj 200-unuoj (WWF) Arkivigite je 2011-04-01 per la retarkivo Wayback Machine
- france De Montgolfier Jean 2006 : Espaces forestiers méditerranéens et développement durable, Revue Forestière Française 2006(1), 73-80. Arkivigite je 2007-07-21 per la retarkivo Wayback Machine