Nacia biblioteko
Nacia biblioteko estas fondita aŭ nomumita de registaro elstara biblioteko kolektanta kaj arkiviganta literaturon de la ŝtato aŭ lingvoareo. Malkiel publikaj bibliotekoj, malofte lasas pruntepreni librojn. Naciaj bibliotekoj ofte ampleksas multevalorajn, signifoplenajn kaj rarajn verkojn kaj distingas pro sia dimensio kaj stoko, kompare kun aliaj bibliotekoj.
Kelkaj provincoj kaj federaciaj landoj, kiuj ne havas politikan sendependecon, sed volas flegi sian kulturan separecon, fondas siajn naciajn bibliotekojn kun ĉiuj karakterizaj atributoj por institucio de tiu tipo.
Bibliotekon de Kongreso en Usono karakterizas multajn atributojn de nacia biblioteko, malgraŭ ke laŭleĝe naciaj bibliotekoj de Usono estas nur fakaj Nacia Biblioteko de Medicino (National Library of Medicine) kaj Nacia Agrokultura Biblioteko (National Agricultural Library).
La naciaj bibliotekoj de Eŭropo kunkreas la Eŭropan Bibliotekon.
Listo de naciaj bibliotekoj kun informoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Aŭstrio: Aŭstria Nacia Biblioteko (Österreichische Nationalbibliothek) en Vieno - kun Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Britio: Brita Biblioteko (British Library) en Londono (10 milionoj da presitaj libroj)
- Francio: Nacia Biblioteko de Francio (Bibliothèque Nationale de France) en Parizo kaj Nacia kaj Universitata Biblioteko (Bibliothèque nationale et universitaire) en Strasburgo.
- Germanio: Germana Nacia Biblioteko (Die Deutsche Nationalbibliothek) en Lepsiko, Frankfurto ĉe Majno kaj Berlino
- Hispanio: Nacia Biblioteko de Hispanio (Biblioteca Nacional de España) en Avenuo Rekoleto de Madrido (26 milionoj da objektoj)
- Israelo: Nacia Biblioteko de Israelo (HaSifria HaLeumit) en Jerusalemo
- Italio: Nacia Centra Biblioteko de Florenco (Biblioteca Nazionale Centrale di Firenze) en Florenco
- Japanio: Nacia Biblioteko de Dieto (Kokuritsu Kokkai Toshokan) en Tokio
- Kataro: Nacia Biblioteko de Kataro (Qatar National Library) en Doho
- Usono: Biblioteko de Kongreso (Library of Congress) en Vaŝingtono
Kaj aliaj
[redakti | redakti fonton]- Nacia Biblioteko de Andoro
- Nacia Biblioteko de Argentino
- Nacia Biblioteko de Armenio
- Nacia Biblioteko de Aŭstralio
- Nacia Biblioteko de Azerbajĝano
- Nacia Biblioteko de Brazilo
- Nacia Biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko
- Nacia Biblioteko de Grekio
- Nacia Biblioteko de Kataro
- Nacia Biblioteko de Nederlando
- Nacia Biblioteko de Norvegio
- Nacia Biblioteko de Pollando
- Nacia Biblioteko de Portugalio
- Rusia Ŝtata Biblioteko kaj Nacia Biblioteko de Rusio
- Nacia Biblioteko de Esperanto, en Massa, Toskanio, Italio.