Naciaj Parkoj Sekvoja kaj Reĝa Kanjono
Etoso
La
- Nacia Parko Reĝa Kanjono – angle Kings Canyon National Park - (iom pli norde) kaj la
- Nacia Parko Sekvoja – angle Sequoia National Park – (iom pli sude)
situas en la suda parto de la montaro Sierra Nevada, en la oriento de la ŝtato Kalifornio en Usono.
Fakte la du naciaj parkoj konsistigas unuecan arbaran teritorion – ili estas komune administrataj kaj ofte kune nomataj Naciaj Parkoj Sekvoja kaj Reĝa Kanjono (angle Sequoia and Kings Canyon National Parks).