Nagda
Nagda | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 456335 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 100 039 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 834 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 47′ N, 75° 16′ O (mapo)22.7875.27Koordinatoj: 22° 47′ N, 75° 16′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 529 m [+] | ||
Areo | 120 km² (12 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nagda [+] | |||
Nagda, laŭ (hindie नागदा) estas industria urbego kaj municipo en centra Barato, en subŝtato Madja-Pradeŝo, en distrikto de Uĝĝen.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Nagda havis populacion de 100 039 en 2011 kun legopovo de 80,7%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Nagda situas en montaro laŭ rivero Ĉambal 529 metrojn super la marnivelo. Distrikta sidejo Uĝĝen troviĝas 49, Mandsaur 77, Devas 84, Indaur 93, Bansvara 100, subŝtata ĉefurbo Bopalo 207, Guna 234, Mumbajo 567, tutlanda ĉefurbo Delhio 603, Kolkato 1329 kilometrojn (aere) [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Nagda estis evoluigita fare de hindua reĝo. Baldaŭ la loko estis signifa komercejo, foirejo, kiu tiris la industrion.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Nagda estas grava industria urbego pri viskozaj fibroj. Ankaŭ nun funkcias butikcentro en la urbomezo ĉe la stacidomo.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]En Nagda la oficiala lingvo estas la hindia.
Religioj
[redakti | redakti fonton]En Nagda plejparto de la populacio estas hinduoj (81,7%), krome islamanoj (14,6%), ĝajnistoj (2%), kristanoj, sikistoj kaj budhistoj (malpli 1%).
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Nagda ekzistas kelkaj altlernejoj filiigitaj al fora universitato.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Al Nagda venas fervojaj linioj el nordo, okcidento kaj el Uĝĝen. Vojoj kuras el ĉiuj direktoj, la urbego havas 2 pontojn. La plej proksima flughaveno estas loke, tamen kun maloftaj flugoj. La vere uzebla flughaveno troviĝas en Indaur.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Nagda havas humidan subtropikan klimaton (Cfa). Tri apartaj sezonoj estas observitaj: somero, musono kaj vintro. Someroj komenciĝas meze de marto kaj povas esti ekstreme varmaj de aprilo ĝis junio. La musono komenciĝas en malfrua junio kun temperaturoj 38 °C kaj alta humideco. Vintroj komenciĝas meze de novembro kaj estas sekaj, malvarmetaj kaj sunaj. Temperaturoj averaĝas inter 4-8 °C. Jare pluvas ĉirkaŭ 950 mm. Inter junio-septembro ofte pluvas, inter novembro-aprilo apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 19-32 °C.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- precipe hinduaj temploj
- festivaloj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans