Nagold (rivero)
Aspekto
Nagold | |
---|---|
la rivero en Pforzheim
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Germanio |
Longeco | 92 km |
Fluo | |
Fonto | ĉe Seewald, distrikto Freudenstadt |
- Alteco super marnivelo | 814 m |
- Koordinatoj ![]() |
48° 36′ 18″ N, 8° 26′ 13″ O (mapo)48.6058.4369444444444 |
Enfluejo | ĉe Pforzheim en la riveron Enz |
- Alteco | 247 m |
- Koordinatoj ![]() |
48° 53′ 19″ N, 8° 42′ 16″ O (mapo)48.8886111111118.7044444444444 |
Altecodiferenco | 567 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Altensteig, Calw, Bad Liebenzell, Nagold, Pforzheim, Wildberg |
La rivero Nagold situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝi longas 92 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 101-an lokon. Krom flui tra la samnoma urbo Nagold, kiu havas sian nomon de la rivero, ĝi fluas tra la urbo Calw kaj la urbetoj Altensteig, Wildberg, Bad Liebenzell, kaj fine en Pforzheim enfluas la pli malgrandan riveron Enz, kiu malgraŭ sia malpligrandeco donas sian nomon al la posta, komuna akvovojo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/37/Calw_-_Bischofstra%C3%9Fe_%2B_48Palais_Vischer_%2B_52Steinhaus_%2B_Weinsteg_%2B_Am_Weinsteg_02_ies.jpg/300px-Calw_-_Bischofstra%C3%9Fe_%2B_48Palais_Vischer_%2B_52Steinhaus_%2B_Weinsteg_%2B_Am_Weinsteg_02_ies.jpg)
en Calw