Nagybörzsöny
Etoso
Nagybörzsöny [Nadjborĵonj] germane Deutsch-Pilsen estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Szob. Nagy signifas: granda.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/95/Nagyb%C3%B6rzs%C3%B6ny1.jpg/220px-Nagyb%C3%B6rzs%C3%B6ny1.jpg)
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 51 km²
- Loĝantaro: 870
- Poŝtkodo: 2634
- Telefonprefikso: 27
Nagybörzsöny situas sur monto Börzsöny (borĵonj), laŭ traira flankovojo, for de ĉefvojo kaj rivero. En la komunumo foje-foje etfervojo funkcias. Oni planas funkciigi ĝin al Szob.
Historio[redakti | redakti fonton]
En la 12-a jarcento alvenis germanoj, kiuj minis orojn, arĝentojn, ferojn, plumbojn kaj sulfurojn. Dum la turka erao la vilaĝo ne senhomiĝis. En la 18-a j.c. denove alvenis germanoj. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj la regiono apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom.
Preĝejoj estas:
- Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Nagybörzsöny)
- Preĝejo de Sankta Nikolao (Nagybörzsöny)
- gotika mineja el la 14-a j.c.
- luterana klasikisma el la 18-a j.c.
Ĉe la vilaĝo akvomuelejo estas videbla.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/8b/V%C3%ADzimalom_%287134._sz%C3%A1m%C3%BA_m%C5%B1eml%C3%A9k%29.jpg/220px-V%C3%ADzimalom_%287134._sz%C3%A1m%C3%BA_m%C5%B1eml%C3%A9k%29.jpg)