Nagybarca
Aspekto
Nagybarca [nadjbarca] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Kazincbarcika. Nagy signifas: granda.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 14 km²
- Alto super marnivelo: 190 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.2477/20.5324
- Loĝantaro: 970
- Poŝtkodo: 3641
- Telefonprefikso: 48
Situo
[redakti | redakti fonton]Nagybarca situas en valo de rojo sub monto 408 m-ojn alta, laŭ traira flankovojo. Kazincbarcika troviĝas 10, Miskolc 30 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1194. En 1544 la turkoj detruis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo, poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika kapelo omaĝe al Reĝino Dipatrino (Virga Maria)
- fundamente romanika kalvinana preĝejo (Nagybarca), la sonorilo estis farita en 1523
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Nagybarca naskiĝis poeto Tibor Tollas, pastro Sámuel Balogh kaj kuracisto Pál Balogh
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.vendegvaro.hu
- w.nagyvofely.hu
- w.gyaloglo.hu