Nagydém
Aspekto
Nagydém [nadjdEm] estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Pápa. Nagy signifas hungare: granda.




Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 13 km²
- Loĝantaro: 420
- Poŝtkodo: 8554
- Telefonprefikso: 89
Nagydém situas sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo. Pápa troviĝas je 26, Győr je 39, Veszprém (urbo) je 60, Budapeŝto je 125 km-oj.
La unua mencio devenis el 1138. Dun dominado de turkoj la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. En 1855 epidemio pri ĥolero okazis. En la 1950-aj jaroj 2 kolĥozo formiĝis.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kulturdomo, akvodukto, gasodukto, kabla televida reto, migra poŝto.