Nagygörbő
Aspekto
Nagygörbő | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8356 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 184 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 25 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 56′ N, 17° 11′ O (mapo)46.93333317.183333Koordinatoj: 46° 56′ N, 17° 11′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 7,45 km² ( 745 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nagygörbő [+] | |||
Nagygörbő [nadjgorbO] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaszentgrót. Nagy signifas: granda kaj faras diferencon de Kisgörbő.
Situo
[redakti | redakti fonton]Nagygörbő situas inter ebenaĵo kaj deklivoj, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. La vilaĝo kontaktiĝas kun Döbröce. Zalaszentgrót troviĝas 10, Sümeg 12, Hévíz 19, Keszthely 22, Tapolca 25 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skriba mencio devenis pri la vilaĝo el 1274 en formo "Curbu". En la 16-a jarcento la komunumo disiĝis al Kisgörbő kaj Nagygörbő. Ekde la 1990-aj jaroj turistoj ofte vizitas la ĉirkaŭaĵon. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, 2 vendejoj, drinkejo, migra poŝto. La administracio okazas en Kisgörbő.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika Preĝejo Margareta de Antioĥio (Nagygörbő)