Najbaroturnita malkreskigita rombo-dudek-dekduedro
Aspekto
Najbaroturnita malkreskigita rombo-dudek-dekduedro | |
Speco | Solido de Johnson |
Verticoj | 55 |
Lateroj | 105 |
Edroj detale | 15 trianguloj 25 kvadratoj 11 kvinlateroj 1 deklatero |
Propraĵoj | konveksa |
En geometrio, la najbaroturnita malkreskigita rombo-dudek-dekduedro estas pluredro, unu el la solidoj de Johnson (J78). Ĝi povas esti konstruita el rombo-dudek-dekduedro per turno de unu el kvinlateraj kupoloj je 36 gradoj kaj anstataŭigo de la najbara kvinlatera kupolo per deklatero. La ebenoj de turnado de la kupolo kaj de la nova deklatero estas neparalelaj.