Namakva stepkoko
Aspekto
Namakva stepkoko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
masklo
ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Namakva stepkoko (Pterocles namaqua) estas specio de birdo de la familio de Pterokledoj.
Kiel preskaŭ ĉiu pterokledo ĝi havas en la brusto strion kiu separas du malsimilkolorajn partojn, nome brusto helgrizbruna kaj ventro malhelgrizbruna kun diverskoloraj partoj; la strio estas blanka kun subaj nuancoj tre malhelbrunaj. La kolo estas iom pli verdeca kaj la vizaĝo pli flavoranĝa ĉefe ĉe la gorĝo. La okulo estas nigra kaj la okulringo estas flava. La beko estas blueca. La dorso estas malhelbruna tute markita de helbrunaj kaj kelkaj blankaj plumomakuloj.
Ĝi troviĝas en la plej sudokcidenta Afriko, nome Angolo, Bocvano, Lesoto, Namibio, Sudafriko kaj Zimbabvo. Ĝi loĝas en sekaj regionojo, sed de kie ili povas flugi al akvejoj.
Referenco
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Pterocles namaqua[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24 Julio 2007.