Nankina Muzeo
Nankina Muzeo | |||
---|---|---|---|
arta muzeo | |||
Lando | Popola Respubliko Ĉinio vd | ||
Situo | Nankino | ||
Estiĝo | 1933 | ||
Koordinatoj | 32° 2′ 33″ N, 118° 49′ 10″ O (mapo)32.0425118.81944444444Koordinatoj: 32° 2′ 33″ N, 118° 49′ 10″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.njmuseum.com/ | ||
La Nankina Muzeo (ĉine 南京博物院, pinjine: Nánjīng Bówuyuán) situas en la metropola urbo Nankino en la provinco Ĝjangsuo en la Ĉina Popola Respubliko [1]. Ĝi estas unu el la plej grandaj muzeoj de Ĉinio. Ĝi estis fondita en 1933 dum la Guomindang-reĝimperiodo kiel la Nacia Centra Muzeo (中央博物院) [2].
Ĝi enhavas antikvajn bronzojn, argilajn kaj jadajn artaĵojn, inkpentraĵojn, porcelanaĵojn Ming kaj Qing kaj silkan arton [3].
Unu el ĝiaj plej famaj ekspoziciaĵoj estas la brika skulptaĵo " Sep Saĝuloj de la Bambuo-Arbareto kaj Rong Qiqi " (竹林七贤砖印模画) el la periodo de Sudaj Dinastioj, malkovrita en 1960.
La historio de la muzeo iras reen al 1933, kiam la registaro de la Respubliko Ĉinio, laŭ sugesto de Cai Yuanpei, formale establis ĝin. Nankino tiam estis la ĉefurbo de Ĉinio. Sed konstruo ne ekis ĝis 1936. Origine, ĝi estis intencita por esti signife pli malgranda ol tio al kio ĝi kreskis.
La muzeo havas dek unu ekspoziciejojn, por
- antikva ĉina arto
- antikva ĉina jado
- antikva ĉina kaligrafio kaj pentrarto
- bronzaj verkaĵoj
- kulturaj monumentoj
- arto de naciaj grupoj
- silkaj produktoj de Jiangnano (regiono Wu)
- Ming kaj Qing - porcelano
- moderna arto
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Giganta Bambuoj kaj Ŝtonoj deLi Kan (1245-1320), 13a jarcento
-
Minga portreto de la oficialulo Jiang Shunfu, malfrue 15a jarcento
-
Rigardanta la Printempon kaj Aŭskultanta al la Vento deTang Yin(1470–1524), frue 16a jarcento
-
Kamelio kaj Soleca Birdo de Zhou Shuxi(1624–1705)
-
Fiŝkaptisto kaj Fiŝkaptistino de Huang Shen(1687-1772)
-
Kvar Belecoj de Ni Tian (1855–1919)
Lakaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Okcidenta Han (202 BC - 9 p.K.) ruĝa-kaj-nigra rektangula lakaĵa skatolo
-
Ming Dinastio (1368-1644) nigra lakaĵa telero
-
Ming ruĝa lakaĵa bovlo
-
Paro da Ming Dinastio nigraj lakaĵaj teleroj kun perlamotaj enkrustitaj desegnoj de hejmaj scenoj.
-
Qing ruĝa lakaĵa skatolo kun la ĉina karaktero por "printempo" enskribita sur la fronto, datita al la reĝado de la Imperiestro Qianlong (1736-1795)
-
Ruĝa lakaĵa telero, datita al la reĝado de la Imperiestro Qianlong
Ceramikaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Okcidenta Jin Dinastio (265-316 p.K.) celada ceramika bokalo kun homaj figuroj, bestoj kaj arkitekturo.
-
Song Dinastio (960-1279 ADa) porcelana skatolo kun flora desegno
-
Ming Dinastio (1368-1644 AD) porcelana plado de la reĝado de la Imperiestro Hongwu (1368-1398 AD)
-
Ming blua-kaj-blanka porcelana vazo de la reĝado de la Imperiestro Yongle (1402-1424 AD)
-
Ming blua-kaj-blanka porcelana plado de la reĝado de la Imperiestro Xuande (1425-1435 AD)
-
Ming blua-kaj-blanka porcelano ding vazo de la reĝado de la Imperiestro Xuande (1425-1435 AD).
-
Ming porcelana vazo de la reĝado de la Imperiestro Zhengde (1505-1521 AD).
-
Ming blua-kaj-blanka porcelana plado de la reĝado de la Imperiestro Jiajing (1521-1567 AD)
-
Ming porcelana bovlo de la reĝado de la Imperiestro Wanli (1572-1620 AD).
-
Ming blua-kaj-blanka porcelana vazo de la reĝado de la Imperiestro Wanli (1572-1620 AD)
-
Ming blua-kaj-blanka porcelana skatolo de la reĝado de la Imperiestro Wanli (1572-1620 AD)
-
Ming blua-kaj-blanka porcelana bovlo de la reĝado de la Imperiestro Chongzhen (1627-1644 AD)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ National Palace Museum. artinasia.com. Alirita 2012-01-10.
- ↑ Gong Liang . “Nanjing Museum”, China & World Cultural Exchange 2006 (5), p. 16–19.
- ↑ Treasures in Nanjing Museum. Chinaculture.org (2008-07-14). Arkivita el la originalo je 2013-03-04. Alirita 2013-09-12.